Manksa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manksa lingvo
Parolata en Manksinsulo
Denaskaj parolantoj malpli ol 100
Fremdlingvo / dua lingvo por 1000–2000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
kelta
q-kelta
gaela

Oficiala statuso
Reguligita de Yn Cheshaght Ghailckagh
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 gv
  ISO 639-2 glv
v  d  r
Information icon.svg

La manksa lingvo (sinnomante: Gaelg Vanninagh) estis formortanta en la 20-a jarcento kiel unua lingvo, sed revivigita danke al lingvoaktivistoj. Ĝi estis gaela lingvo sur la Manksinsulo (Britio). Ties plej proksima parenco estas la skotgaela lingvo. La lingvon tre influis la skandinavaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La manksa lingvo estis ankoraŭ en la 18-a jarcento viva lingvo kun ĉ. 20.000 parolantoj – preskaŭ la tuta tiama loĝantaro de manksinsulo. Tio ŝanĝiĝis ekde 1765, kiam la Brita Reĝlando aneksis kaj dum pli ol 100 jaroj la lingvon subpremis. En 1899 fondiĝis por konservo de la lingvo Yn Cheshaght Ghailckagh (la manks-gaela asocio). La lingvon parolis kiel gepatran lingvon nur kelkaj homoj en la 1930-aj jaroj. Ili klopodis trovi ankoraŭ homojn, kiuj parolas la lingvon, sed ties nombro estis en 1946 nur 20 personoj. En la 1950-aj jaroj komencis surbendigi la asocio la originan elparolon, lingvon. La lasta gepatra parolanto de la lingvo Ned Maddrel mortis en 1974.

Parolantoj[redakti | redakti fonton]

Dumtempe la nombro de parolantoj kreskis ĝis kelkaj centoj. La personoj, kiuj parolis la lingvon kiel duan lingvon, estis en 1991 jam 634 el ĉ. 80.000 loĝantoj.

Ekzistas provoj revivigi la lingvon, tiel ekzistas la eblo ekde 1992 por ĉiu lernanto, lerni la manksan lingvon kiel duan lingvon. Jam en la unua jaro vizitis la kursojn 1.400 lernantoj.

Nun ekzistas eĉ personoj, kiuj parolas la manksan, kiel la anglan, denaske. La plej aĝa el ili estis en la jaro 2005 14-jara.

Brian Stowell, unu el la plej gravaj korifeoj en la moderna movado por la revivigo de la manksa lingvo
Multaj lokoj prezentas dulingvajn ŝildojn. Notu la konsonantan ŝanĝon de Doolish (Douglas) al Ghoolish.

La manksa kiel skribita lingvo[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj skribatestaĵoj de la lingvo venas el la 17-a jarcento. Literaturo apenaŭ ekzistas, karakterizaj estas la baladoj kaj la Christmas Carol; kristnask-nokta kanto.

Vort-trezoro[redakti | redakti fonton]

Ŝlosilo:

Manksa Esperanto Plej proksima irlanda aŭ
skotgaela varianto
Moghrey mie Bonan matenon Maidin mhath (Skot)
Fastyr mie Bonan vesperon Feasgair math (Skot)
Slane lhiat (singulara), Slane lhiu (plurala) Ĝis revido Slán leat (sing.), Slán libh (plur.) (Irl)
Gura mie ayd Dankon Go raibh maith agat (Irl)
baatey boato bata (Skot.)
barroose buso bus
blaa floro blath
booa bovo (Irl)
cabbyl ĉevalo capall
cashtal kastelo caisleán (Irl)
creg roko creag (Skot.)
eeast fiŝo iasc (Irl.)
ellan insulo eileann (Skot.)
gleashtan aŭto gluaisteán (Irl.)
kayt kato cat (Irl.)
moddey hundo madra
shap vendejo siopa (Irl.)
thie domo taigh (Skot.)
ushag birdo uiseag=alaŭdo (Skot.)
jees paro dís (Irl.)

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Manksa Esperanto Plej proksima irlanda aŭ
skotgaela varianto
nane unu aon
daa du dha (Skot.)
tree tri trí
kiare kvar ceathair (Irl.)
queig kvin cuig (Irl.)
shey ses (Irl.)
shiaght sep seacht (Irl.)
hoght ok ocht (Irl.)
nuy naŭ naoi (Irl.)
jeih dek deich (Irl.)
nane jeig dekunu aon déag (Irl.)
daa yeig dekdu dhá dhéag (Irl.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]