Manolis Glezos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Manolis Glezos donanta paroladon dum la  Koalicio de la Radikala Maldekstra amaskunveno ĉe Ateno  en 2007

Manolis Glezos (greke: Μανώλης Γλέζος; naskiĝita en 9an de septembro 1922) estas greka maldekstra politikisto kaj verkisto, plej bone konata pro sia partopreno en Rezisto dum la Dua mondmilito.

Frua vivo kaj la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Glezos naskiĝis en la vilaĝo de Apeiranthos (Aperathu), Naxos. Li moviĝis al Ateno en 1935 kune kun sia familio, kie li finis la mezlernejon. Dum siaj mezlernejaj jaroj en Ateno li ankaŭ laboris kiel apoteka dungito. Li estis agnoskita al la Pli Alta Lernejo de Ekonomiaj kaj Komercaj Studoj (konata hodiaŭ kiel la Atena Universitato de Ekonomikaj kaj Komercaj Sciencoj) en 1940. En 1939, ankoraŭ mezlerneja studento, Glezos partoprenis al la kreado de kontraŭ-faŝisma junulara grupo kontraŭ la itala okupo de la Dodekanesoj kaj la diktatorado de Ioanis Metaxas. Dum la ekkomenco de la dua mondmilito li petis aliĝi la grekan armeon al la albana fronto kontraŭ atakinta Italio, sed estis malakceptita ĉar li estis junulo. Male, li laboris kiel volontulo por la Grekia Ministerio de Ekonomio. Dum la Aksa okupigo de Grekio, li laboris por la Greka Ruĝa Kruco kaj la Urba administracio de Ateno, dum aktive okupiĝis en la rezisto.

La svastika sur la Akropolo

La 30a de Majo 1941, li kune kun Apostolos Santas grimpis sur la Akropolo kaj ŝiris malsupren la svastikon, kiu estis tie ekde 27a de Aprilo, 1941, kiam la Naziaj militaj fortoj eniris Atenon. Ĝi inspiris ne nur la grekojn, sed ĉiujn submetitajn homojn, rezisti kontraŭ la okupo kaj establigis ilin ambaŭ kiel du internaciaj kontraŭ-Naziaj herooj. La Nazia reĝimo respondis kondamnanta Glezos kaj Santas al morto in absentia. Glezos estis arestita de la germanaj okupigaj fortoj la 24an de Marto 1942 kaj estis submetita al malliberigo kaj torturo. Rezulte de ĉi tiu trakto, li estis influita de tuberkulozo.  La 21an de Aprilo 1943 li estis arestita de la italaj okupigaj fortoj kaj devis resti tri monatojn en prizono. La 7an de Februaro 1944 li estis arestita denove, ĉifoje de Grekaj Naziaj kunlaborantoj. Li paŝis aliajn sep kaj duonan monatojn en prizono, ĝis li fine eskapis la 21an de Septembro de la sama jaro.

Kariero kaj politika aktivismo[redakti | redakti fonton]

Poŝt-milita periodo[redakti | redakti fonton]

La fino de la dua mondmilito ne estis la fino de sufero por Glezos. La 3an de Marto, 1948, en la mezo de la Greka Civila Milito, li estis metita en juĝado pro siaj politikaj konvinkiĝoj kaj kondamnita al morto multoble de la dekstrula registaro. Tamen, liaj mortaj kondamnoj ne estis efektivigitaj, pro la internacia publika kriado. Liaj mortopunoj estis reduktitaj al vivtempa sankcio en 1950. Eĉ kvankam li estis ankoraŭ malliberigita, Manolis Glezos estis elektita membro de la Greka Parlamento en 1951, sub la flago de la Unueca Demokrata Maldekstro, ankaŭ konata kiel EDA (greko: Ενιαία Δημοκρατική Αριστερά, ΕΔΑ). Al lia elektado, li daŭrigis fastostrikon postulante la elliberigon de siaj samrangaj EDA parlamentanoj kiuj estis malliberigitaj aŭ ekzilitaj en la grekaj insuloj. Li finis sian fastostrikon je la elkarcerigo de 7 parlamentanoj de ilia ekzilo. Li estis liberigita el prizono la 16an de Julio, 1954.

La 5an de Decembro 1958 li estis arestita denove kaj kondamnita pro spionado, kiu estis ofta preteksto por la turmentado de la subtenantoj de la maldekstro dum la Malvarma milito. Sovetunio reagis cirkulante afrankan poŝtmarkon kun Glezos, dum la greka registaro respondis per afranka poŝtmarko prezentanta Imre Nagy. Lia elliberigo la 15an de Decembro, 1962 estis rezulto de la publika kriado en Grekio kaj eksterlande, malgraŭ ke li gajnis la Lenin-Pacan Premion. Dum sia dua termino de poŝt-milita politika malliberigo, Glezos estis reelektita kiel parlamentano ĉe EDA en 1961. Je la puĉo de 21a de Aprilo, 1967, Glezos estis arestita je la 2a post noktomezo, kune kun la restaj politikaj gvidantoj. Dum la Reĝimo de la Koloneloj, la militista diktatorado gvidita de Georgo Papadopoulos, li suferis ankoraŭ aliajn kvar jarojn de malliberigo kaj ekzilo ĝis sia elliberigo en 1971.

Manolis Glezos, politika turmentito, ekde la Dua Mondmilito al la greka Civila Milito kaj la Reĝimo de la Koloneloj nombras al 11 jaroj kaj 4 monatoj de malliberigo kaj 4 jaroj kaj 6 monatoj de ekzilo.

Ekde 1974[redakti | redakti fonton]

Post la restaŭro de demokratio en Grekio en 1974, Glezos partoprenis en la reviviganta EDA. En la balotadoj de 1981 kaj 1985, li estis elektita Membro de la greka Parlamento, el la partio de Tutgrekia Socialisma Movado (PASOK). En 1984 li estis elektita Membro de la Eŭropa Parlamento, denove kun PASOK. Li estis la Prezidanto de EDA ekde 1985 ĝis 1989. Dume, en 1986, li retiriĝis el la Parlamento, por provi efektivigi bazdemokratian eksperimenton. Li tiel faris en la komunumo de Apeiranthos, kie li estis elektita kiel la Prezidanto de la Komunuma Konsilio en 1986 balotadoj. Li tiam esence aboliciis la privilegiojn de la konsilio, enkondukis "konstitucion" kaj establis lokan asembleon kiu havis totalan kontrolon super la komunuma administrado. Tiu ĉi modelo laboris por pluraj jaroj, sed longatempe la intereso de la resto de lia komunumo iris eksteren kaj la asembleo estis forlasita. Glezos estis la Prezidanto ĝis 1989. En la 2000 greka leĝdona balotado li gvidis la liston de Synaspismos (signifas Koalicio en la greka), nome partio de la radikala maldekstro. En 2002, li formis la politikan grupon Aktivaj Civitanoj (kiu estas parto de Koalicio de la Radikala Maldekstro, alianco kun Synaspismos kaj aliaj negravaj partioj de la greka maldekstro) kaj li kandidatiĝis por la prefekto de Atiko.

En Marto de 2010, Glezos partoprenis en protesta manifestacio en Ateno, kiam li estis frapita en la vizaĝo de policlanĉita ujo de larmiga gaso. Li estis vundita kaj portita for.[1]

En Februaro 2012, Glezos estis arestita de tumultaj policoj dum protesto en Ateno.[1] Li estis ŝprucigita per larmiga gaso de unu el la policaj oficiroj en tiu areo.

En la Junio 2012 parlamenta balotado, li estis elektita kiel parlamentano kun la Koalicio de la Radikala Maldekstro (SYRIZA).

Li estis kandidato de SYRIZA por la Eŭropa Parlamento dum la balotadoj de 25 majo 2014. Tiam li estis elektita al la Eŭropa Parlamento kun pli da voĉdonoj — pli ol 430,000 — ol iu ajn alia kandidato en Grekio. Ĉe aĝo de 91, li estis ankaŭ la plej malnova persono elektita al la Eŭropa Parlamento en la 2014 balotado.[2][3]

Ne-politika kariero[redakti | redakti fonton]

Krom sia politika laboro, Glezos inventis sistemon malhelpi inundojn, luktanta erozion kaj konservanta subteran akvon, kiu laboras per la konstruo de serio de tre malgrandaj akvobaraĵoj kiu redirektas akvon al grundakvoj. Pro siaj kontribuaĵoj al demokratio, al geologiaj sciencoj kaj al lingvistiko li estis proklamita Honoran Doktoron de Filozofio de la Universitato de Patras (Departemento de Geologio) en 1996, de la Aristotela Universitato de Tesaloniko (Departemento de Civila Inĝenieristiko) en 2001, de la Nacia Teknika Universitato de Ateno (Lernejo de Minindustria kaj Metalurgia Inĝenieristiko) en 2003 kaj de la Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno (Lernejo de Filozofio) en 2008.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Manolis Glezos skribis artikolojn en  grekaj ĵurnaloj ekde 1942 kaj estis la Redaktoro de la ĵurnaloj Rizospastis kaj I Avgi en la 1950-aj jaroj. Li estis premiita per la Internacia Premio de Ĵurnalismo en 1958, la Ora Medalo Joliot-Curie de la Monda Paca Konsilio en 1959 kaj la Lenina Paca Premio en 1963. Li ankaŭ eldonis ses librojn en la greka:

  • "La historio de la libro" («Η ιστορία του βιβλίου», 1974);
  • " El Diktatorado al Demokratio" («Από τη Δικτατορία στη ∆ηµοκρατία», 1974);
  • "La fenomeno de fremdigo en la lingvo" («Το φαινόµενο της αλλοτρίωσης στη γλώσσα», 1977);
  • "La konscienco de la roka tero", («Η συνείδηση της πετραίας γης», 1997).
  • "Hydor, Aŭro, Nero", («Ύδωρ, Αύρα, Νερό», 2001).
  • "Nacia Rezisto 1940-1945", («Εθνική Αντίσταση 1940-1945», 2006).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manolis Glezos en la angla Vikipedio.