Manolo Fortich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Manolo Fortich
Administrado
Poŝtkodo 8703 [+]
Retpaĝaro manolofortich.com.ph [+]
Demografio
Loĝantaro 100 210  (2015) [+]
Loĝdenso 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 22′ N, 124° 52′ O (mapo)8.36972124.86444Koordinatoj: 8° 22′ N, 124° 52′ O (mapo) [+]
Alto 504 m [+]
Areo 413,6 km² (41 360 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Manolo Fortich
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Manolo Fortich, Bukidnon [+]
Information icon.svg
vdr

Manolo Fortich, - tagaloge Bayan ng Manolo Fortich - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon. Manolo Fortich havas 22 distriktojn. Manolo Fortich estas nomita laŭ Manolo Fortich, la unua guberniestro (1902-1914).

Monumento en Manolo Fortich

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manolo Fortich situas en norda parto de la insulo sur ebenaĵo, montetoj kaj montoj [1]. Regiona ĉefurbo Cagayan de Oro troviĝas 28, Maramag 70, Butuano 98, Tagum 147, Dabao kaj Pagadiano po 168, General Santos 254, Zamboanga 347, ĉefurbo Manilo 810, Kezonurbo 814, Baguio 1007 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ alveno de la hispanoj pluraj popoloj loĝis en tiu teritorio, ankaŭ migrantoj el Indonezio. Tiuj homoj restis tradiciaj ĝis 1860 konservante plej multajn kutimojn kaj tradiciojn, ĉar la krudaj montaroj baris la hispanojn. La origina loknomo de la komunumo estis Maluko. (Maluko ankaŭ hazarde estas nomo de distrikto en Manolo Fortich). La oficiala fondo okazis en 1946, ĝuste pli frue okazis dominado de la japanoj (1942-1945). La loknomo Manolo Fortich estas konata ekde 1957. Manolo Fortich ekde 2018 estas kandidato por komponenta urbo, dum la komunumo atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 2010-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Manolo Fortich kavas kelkajn uzinojn, la agrikultura branĉo konsistas precipe el ananasplantejoj, krome oni kultivas legomojn kaj tranĉitajn florojn. Ankaŭ golfejo funkcias.

Eduko kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

En Manolo Fortich mankas ia altlernejo. La loĝantaro estas miksaĵo de tri ĉefaj etnoj. Ĉirkaŭ 55% de la loĝantoj parolas higaonone, ili estas indiĝenaj homoj en la regiono. Multaj alvenis el Cebuo kaj Bohol, tial la cebuana lingvo estas ofta. Ili estis agrikulturaj laboristoj en la bienoj. Pluraj malgrandaj tribaj lingvoj estas vivaj en la foraj distriktoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Manolo Fortich estas alirebla laŭ ĉefvojo el Cagayan de Oro. La ĉefvojo kuras plu al interno de la insulo. La plej proksimaj haveno kaj flughaveno funkcias en Cagayan de Oro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Manolo Fortich situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 3577 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-26 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. La klimato estas konvena por la agrikulturo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • montara pejzaĝo

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

  • Agusan Canyon
  • Alae
  • Dahilayan
  • Dalirig
  • Damilag
  • Diclum
  • Guilang-guilang
  • Kalugmanan
  • Lindaban
  • Lingion
  • Lunocan
  • Maluko
  • Mambatangan
  • Mampayag
  • Minsuro
  • Mantibugao
  • Tankulan (Pob.)
  • San Miguel
  • Sankanan
  • Santiago
  • Santo Niño
  • Ticala

Fontoj[redakti | redakti fonton]