Saltu al enhavo

Vira monda ĉampionado de manpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manpilka mondpokalo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monda Ĉampionado de Manpilkado.
Vira monda ĉampionado de manpilkado
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1938
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Manpilka Mondpokalo aŭ fakte vira monda ĉampionado de manpilkado estas konkurso por determini la plej bonajn virajn ŝtatajn teamojn de manpilkado de la mondo. La Internacia Federacio de Manpilkado aranĝas la konkurson. La unua ĉampionado okazis 1938 en la Germana Regno. Ĝi estis dutaga evento de kvar teamoj. La ludotempo estis 2 × 15 minutoj. En 1954 la ludotempo estis 2 × 25 minutoj.[1] Ekde 1958 la ludotempo estas la nunaj 2 × 30 minutoj.[2]

Post la fino de la Dua Mondmilito, la du turniroj - pri subĉiela kaj pri sporthala manpilkado - okazis alterne je neregulaj intervaloj, kutime ĉiujn tri aŭ kvar jarojn. La lasta subĉiela vira monda ĉampionado de manpilkado okazis en 1966 en Aŭstrio (subĉielaj kampaj ĉampionadoj inter 1938 kaj 1966 okazis sepfoje). Ekde tiam, la mondĉampiono pri manpilkado estas determinita nur en endoma manpilkado. Ekde 1993, la turniro okazas ĉiujn du jarojn. La ĉampionado ekde 2001 kutime okazas en januaro kaj februaro.

la pokala trofeo ekde 2017

En la konkurso la eŭropaj teamoj superregas la medalpoziciojn: De 1938 ĝis 2025, la 29 mondĉampionaj titoloj iris al dek federacioj de la Eŭropa Manpilka Federacio. La nuna mondĉampiono pri endoma manpilkado estas la dana vira nacia teamo de manpilkado, kiu unue gajnis la titolon en 2019 kaj de tiam defendis ĝin tri fojojn (2021, 2023 kaj 2025) - la sola federacio ĝis nun. La franca vira nacia teamo de manpilkado estas la rekorda mondĉampiono kun ses titoloj (1995, 2001, 2009, 2011, 2015 kaj 2017). En 1958 brazila teamo estis la unua ekstereŭropa teamo, kiu partoprenis en la monda ĉampionado. En la 5-a ĉampionado en 1964 la japana teamo estas la unua ekstereŭropa teamo, kiu gajnis ludon.[3] La katara teamo estas sola neeŭropa nacia teamo kiu gajnis medalon - ĝi gajnis arĝentomedalon en 2015 dum ĝi estas gastiganta lando. La egiptia teamo en 2001 kaj kaj la tunizia en 2005 atingis la ludon pri la tria rango, sed malvenkis ĝin.

La konkurso plej ofte estis disvolvitaj en tri etapoj. Kaj la unua kaj la dua estas rondbataloj. Li fina etapo konsistas el duonfinalo kaj finalo. Inter 1995 ĝis 2017 sepfoje okonfinalo sekvis la unuan etapon. Por la eliminitaj teamoj de la unua etapo la konkurso ne finiĝas tuje. Ili ankoraŭ havas ludojn pri la ceteraj rangoj, por ke ĉiu teamo havu rangon en la fina tabelo.

N-ro Jaro Gastiganto Teamoj ora medalo arĝenta medalo bronza medalo
1 1938  Nazia Germanio 4  Nazia Germanio  Aŭstrio  Svedio
2 1954  Svedio 6  Svedio  Okcidenta Germanio  Ĉeĥoslovakio
3 1958  Orienta Germanio 16  Svedio  Ĉeĥoslovakio  Germanio[n 1]
4 1961  Germanio 12  Rumanio  Ĉeĥoslovakio  Svedio
5 1964  Ĉeĥoslovakio 16  Rumanio  Svedio  Ĉeĥoslovakio
6 1967  Svedio 16  Ĉeĥoslovakio  Danio  Rumanio
7 1970  Francio 16  Rumanio  Orienta Germanio  Jugoslavio
8 1974  Orienta Germanio 16  Rumanio  Orienta Germanio  Jugoslavio
9 1978  Danio 16  Okcidenta Germanio  Sovetunio  Orienta Germanio
10 1982  Germanio 16  Sovetunio  Jugoslavio  Pollando
11 1986   Svislando 16  Jugoslavio  Hungario  Orienta Germanio
12 1990  Ĉeĥoslovakio 16  Svedio  Sovetunio  Rumanio
13 1993  Svedio 16  Rusio  Francio  Svedio
14 1995  Islando 24  Francio  Kroatio  Svedio
15 1997  Japanio 24  Rusio  Svedio  Francio
16 1999  Egiptio 24  Svedio  Rusio Jugoslavio
17 2001  Francio 24  Francio  Svedio Jugoslavio
18 2003  Portugalio 24  Kroatio  Germanio  Francio
19 2005  Tunizio 24  Hispanio  Kroatio  Francio
20 2007  Germanio 24  Germanio  Pollando  Danio
21 2009  Kroatio 24  Francio  Kroatio  Pollando
22 2011  Svedio 24  Francio  Danio  Hispanio
23 2013  Hispanio 24  Hispanio  Danio  Kroatio
24 2015 Kataro 24  Francio  Kataro  Pollando
25 2017  Francio 24  Francio  Norvegio  Slovenio
26 2019  Germanio
 Danio
24  Danio  Norvegio  Francio
27 2021  Egiptio 32  Danio  Svedio  Hispanio
28 2023  Pollando
 Svedio
32  Danio  Francio  Hispanio
29 2025  Kroatio
 Danio
 Norvegio
32  Danio  Kroatio  Francio
30
2027
 Germanio 32
31
2029
 Francio
 Germanio
32
32
2031
 Danio
 Islando
 Norvegio
32
  1. Antaŭ 1962 ne rajtas partopreni du germanaj teamoj. Tial tutgermana teamo partoprenis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La finalo de la 2009-a konkurso en la Halo Zagrebo