Manskribado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Letero skribita en Anglio en 1894, montranta la manskriban stilon de tiu periodo.

Manskribado estas arto skribi bele per la mano kaj skribilo. Ĝi estas arto tre antikva.

Romiaj stiloj, Gotikaj stiloj k.t.p estas famaj antikvaj manskribadaj stiloj. La grandaj literoj de nia nuntempa skribsistemo devenas el Romiaj stiloj. Gotika skribsistemo estis multe uzata dum 1400 pK al 1600 pK. Poste, lokaj stiloj estis kreitaj Eŭrope kaj post multaj jaroj, lokaj stiloj estiĝis naciaj stiloj en Eŭropo.

Dum 18-a jarcento, oni vidis, ke novaj stiloj aperis en Usono kaj en Anglujo. La apero de klavaj presliteriloj en la fruaj jaroj de la 19-a jarcento influis la vastiĝon de manskribado. Ordinaruloj komencis interesigi sin je tajpi literojn per klava presliterilo kaj ne zorgis multe pri la arto. 21-a jarcento vidis, ke komputiloj estiĝas parto neevitebla de la vivo de preskaŭ ĉiu homo. Kelkaj kritikistoj opinias, ke lernejoj ne instruas belmanskribadon al infanoj kaj la fenomeno ne estas bona.

Tio rilatas la skribadon per latinaj literoj, sed ĉe aliaj kulturoj, kiel la araba aŭ la ĉina, okazas simile, sed ankaŭ diversaj procezoj pli kompleksaj.