Manteledoj
Etoso
La Manteledoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Mantellidae estas familio de la ordo de Anuroj. Tiuj ranoj estas endemiaj de la insuloj Madagaskaro kaj Majoto.[1][2]
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La familio Manteledoj estas komponita el la tri tre ekologie diversaj grupoj de ranoj, dividitaj en tri subfamilioj: nome Mantelenoj Laurent, 1946 estas tipe surteraj aŭ duon-akvaj ranoj; la Laliostomenoj Vences & Glaw, 2001 estas surteraj, tipe grandaj ranoj; kaj la Boofenoj Vences & Glaw, 2001 estas arboloĝantaj arboranoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Frost, Darrel R. (2013) Mantellidae Laurent, 1946. Amphibian Species of the World 5.6, an Online Reference. American Museum of Natural History. Alirita 9a de Januaro 2014.
- ↑ Glaw, Frank. (2007) A Field Guide to the Amphibians and Reptiles of Madagascar, 3‑a eldono, Cologne, Germany: Vences & Glaw Verlags. ISBN 978-3929449037.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Priskribo de familio kaj listo de genroj kaj specioj Arkivigite je 2005-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- taksonomio de Manteledoj