Mantiĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de Mantiĥoro el 1607

Mantiĥoro (greke Barikos kaj mantikhoras) estas legenda kreitaĵo simila al egiptia sfinkso. Ĝi havas korpon ruĝan leonan, homan kapon kun tri vicoj da dentoj (kiel ŝarko), kaj trumpetan voĉon. Aliaj karakterizaĵoj de la kreitaĵo varias laŭ rakontoj. Ĝi povus havi kornojn, flugilojn, aŭ ambaŭ. Ĝia vosto estas kiel la vosto de drakoskorpio, kaj ĝi povas pafi venenajn dornojn por paralizi aŭ mortigi siajn viktimojn. Ankaŭ la piedoj de la kreitaĵo povas esti drakaj.

Origino

La mito mantiĥora estis de origino Persia, kie ĝia nomo signifis "manĝanto de homoj", el frua Meza Persia lingvo martya "homo" kaj xwar- "manĝi"; eble la greka nomo estis origine martichoras. La pli konata formo mantichora devenas el Latina lingvo kaj estas prenita tien de la greka mantikhoras, formo erara de la origina vorto fare de Plinio. Ĝi eniĝis folkloron Eŭropan unue per rimarkigo de Ktesio, greka kuracisto de la kortumo de reĝo Artaĥŝaŝt la Dua, en liaj notoj pri Indio, kiuj ne konserviĝis. Krome, ankaŭ la greko Paŭsanio skribis pri la mantiĥoro en lia verko.

Plinio la pli maljuna ne partoprenis la skeptikecon de Paŭsanio, kiu pensis ke la mantiĥoro estis elpensaĵo bazata en Indiaj tigroj kaj inspirita de timo de ili. Plinion postiris Aristotelo enkludante la martichoras (misskribita kiel manticorus kiu do tiamaniere penetris la eŭropajn lingvojn) en la priskribojn de animaloj en lia Naturalis Historia ("Historio Natura"). La libro de Plinio estis grande ĝuata kaj kredata dum la Mezepoko Eŭropa.

Vidu ankaŭ