Mantineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri antikva urbo kaj nuntempa municipa unuo en Grekio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mantineo (mitologio).
Mantineo
greke: Μαντίνεια
municipa unuo
Reliefo de la templo de Apolono, Artemiso kaj Leto en Mantineo
Oficiala nomo: Μαντίνεια
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Provinco Arkadio
Prefekturo Tripolo
Municipo Mantineo
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Situo Tripolo
 - koordinatoj 37° 37′ 00″ N 22° 23′ 00″ O / 37.61667 °N, 22.38333 °O / 37.61667; 22.38333 (mapo)
Plej alta punkto 600
Areo 205,393 km² (20 539,3 ha)
Loĝantaro 3 510 (2001)
Denseco 17,09 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 220 05
Telefona antaŭkodo 21
Aŭtokodoj TP
Situo de Mantineo enkadre de Grekio
Situo de Mantineo enkadre de Grekio
Situo de Mantineo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Mantineia

MantineoMantinea (greke μαντίνεια, kaj nuntempe Paleopoliso) estis unu el la plej antikvaj kaj povoplenaj urboj en Arkadio (Grekio), en kies ĉirkaŭaĵoj okazis du bataloj decidaj en la klasika historio de la lando. Ĝi lokiĝis proksime al la landlimo kun Argolando, sude de Orĥomeno kaj norde de Tegeo. Ĝia patrondio estis Pozidono, kaj laŭtradicie, ĝia nomo devenas el samnoma mitologia rolulo, filo de Likaono.

En modernaj tempoj, ĝi estis unu el la municipoj de la provinco Arkadio (Peloponezo), kies teritoria areo nomiĝis Mantinice (Μαντινική), sed ekde la reformo en la loka administracio okazinta en 2011 ĝi apartenas al municipo Tripolo, de kiu Mantineo estas municipa unuo[1]. Ĝia ĉefurbo estis la vilaĝo Nestani (778 loĝantoj en 2001), en la nordonienta parto de Arkadio. La municipa unuo grandas 205.393 km², kun 3.510 loĝantoj entute. Krom Nestani, aliaj mencieblaj setlejoj estas Artemisio (654 loĝ.), Loukas (653 loĝ.) kaj Kapsas (505 loĝ.).

Historio[redakti | redakti fonton]

Mantineo preskaŭ ĉiam militadis kontraŭ ĝia rivala najbaro Tegeo. Proksime al ĝi, la tebanoj venkis koalicion de spartanoj kaj atenanoj en la 4-a jarcento a.K., batalo kie mortis Epaminondas. En la 3-a jarcento a.K. Mantineo estis detruita fare de la Aĥea ligo, kvankam oni poste rekonstruis ĝin laŭ la nomo Antigoneo (Αντιγόνεια). Multajn jarojn poste, laŭ la regado de la Romia imperio, ĝi reakiris sian originan nomon.

Origino[redakti | redakti fonton]

Mantineo estis rezulto de unuiĝo de kvar aŭ kvin vilaĝetoj, laŭ instigo de Argo, kiu klopodis konstraŭstari la povon de Tegeo. La urbo, kies politika konstitucio estis menciita de Polibio, akiris elstaran politikan prestiĝon, ĝis la ekstremo ke la reĝo Bato la 3-a petis arbitracion de Mantineo por pacigi la malkonsenton aperintan en Kireno. La arkadia urbo respondis per sendado de Demonakso al la libia ĉefurbo, kies konstitucion li redaktis.

Ĝis la Medaj militoj, Mantineo agnoskis la superregadon fare de Sparto, kaj kiel ĝia aliancano militis kontraŭ la persanoj. Kvincent el ĝiaj loĝantoj partoprenis la batalo de la Termopiloj, kvankam en Plateo la mantinea armeo alvenis tro malfrue, kiam la batalo jam finiĝis.

Tegeo kaj Mantineo pridisputis specon de regiona hegemonio en Arkadio, kaj en 423 a.K. iliaj disputo eksplodis en batalo menciita de Tucidido, kun malcerta rezulto. Tegeo reguliĝis per oligarkiaj institucioj kaj estis firma aliancano de Sparto, dum Mantineo havis demokratian sistemon. Tiutempe Mantineo okupis la arkadian distrikton Parrasio, kaj klopodis starigi garnizonon en Kipselo, sed Sparto ne permesis tion fari. Pro tio, kaj pro la helpo al Tegeo fare de Sparto, Mantineo volis malaliĝi el la sparta aliancaro. Ĝi alproksimiĝis al Argo, Eliso kaj Ateno la 421-an a.K., kio implicis kontraŭstaron al Sparto kaj eniron en la Peloponezan militon, en la flanko de Ateno, kvankam ĝi estis membro de la Peloponeza ligo.

La unua balato de Mantineo[redakti | redakti fonton]

En junio de 418 a.K., proksime al Mantineo (sude, en la direkto al Tegeo) okazis la decida batalo de Mantineo, inter Sparto kaj Ateno, krom iliaj respektivaj aliancanoj. Favore al Ateno militadis ankaŭ diversaj urboj kiuj ribeliĝis kontraŭ Sparto. Post la morto de la atena komandanto Laĥeso, la batalo iĝis granda fiasko de la atena armeo kaj de liaj aliancanoj, rezulto kiun oni tradicie atribuas al la proverba kuraĝo de la spartanoj kaj de ilia reĝo Agiso. Post tio, Mantineo devis retreti siajn armeojn el la distriktoj konkeritaj en Arkadio kaj subskribi pactraktaton kun Sparto por 30 jaroj.

Mantineo plenumis la aliancon dum 33 jaroj, sed du jarojn post la Paco de Antalkido la spartanoj postulis detruon de ĝiaj muregoj. La urbo rifuzis tion fari, do la reĝo Agesipoliso la 1-a atakis Mantineon (385 a.K.) kun la ekskuzo ke la milit-paŭzo de 418 a.K. finiĝis. Post strikta sieĝo kaj senespere, la loĝantaro de Mantineo rifuĝis malantaŭ la muregoj, dum Agesipoliso devojigis la proksiman riveron Ofiso, kaj inundis la urbon per ĝi. Mantineo kapitulacis, kaj Sparto dislokigis ĝian loĝantaron en diversaj urboj kaj etaj vilaĝoj, kiel en ĝia origina dispozicio. En tiu epoko, la fama oratoro Lisiaso kalkulis la mantinean loĝantaron, kun rezulto de 13.000 civitanoj krom armeo de ĉirkaŭ 3.000 soldatoj.

Bildigo de la teba hegemonio en Peloponezo antaŭ la Dua batalo de Mantineo (362 a.K.).

De la Dua batalo de Mantineo ĝis la anekso al Makedonio[redakti | redakti fonton]

En 371 a.K. la sparta armeo trovis malvenkon en Leuktro, kion oni profitis por restarigi la muregojn de Mantineo. La urbo vigle partoprenis la kreadon de la Arkadia ligo, inspirita de Epaminondas el Tebo, kaj fondis tiam la urbon Megalopoliso, la novan ĉefurbon. Likomedo el Mantineo estis unu el la estroj en ĉi tiu ligo. Tamen, post kelkaj jaroj Mantineo malkonsentis kun kelkaj el la celoj de la Arkadia ligo, kaj aliancis denove al Sparto. Emaminondas revenis al Peloponezo, kaj okazis la Dua batalo de Mantineo, kun rezulto de malvenko de la sparta armeo kaj morto de Epaminondas.

Nova batalo disvolviĝis tie en 295 a.K., inter Demetrio kaj Arkidamo la 3-a el Sparto, kiu malvenkis. Kaj kvara inter Arato, estro de la Aĥea ligo, kaj Agiso la 3-a el Sparto, kun venko de la unua.

Do, Mantineo restis kiel membro de la Arkadia ligo ĝis la fondo de tiu Aĥea, en kiu ĝi komence partoprenis, kvankam poste Mantineo malaliĝis el ĝi kune kun Orĥomeno kaj Tegeo. Tiuj tri polisoj aliĝis tiam la Etolian ligon, ĝis 228 a.K., kiam ili aliancis al Sparto. Tio originis militon inter Sparto kaj la Aĥea ligo (Kleomenea milito) en 226 a.K.. Arato atakis la urbon laŭ surprizo, kaj devigis ĝin gastigi aĥean armeon. Sed baldaŭ oni forpelis ilin, kaj Mantineo subskribis novan traktaton kun Sparto. En 222 a.K., Antigono la 3-a de Makedonio konkeris la urbon, kiel ĉefgeneralo de la Aĥea ligo. Oni disrabis la urbon kaj sklavigis ĝian loĝantaron. Oni nomigis ĝin Antigonio (Ἀντιγόνεια), honore al makedonia reĝo.

La urboŝtato post la Tria batalo de Mantineo[redakti | redakti fonton]

En 207 a.K. en la mantinea ebenaĵo okazis la Tria batalo de Mantineo, inter aĥeanoj (estritaj de Filopemeno) kaj la spartanoj, komanditaj de la tirano Makanido, kiu trovis malvenkon kaj morton tie. Kun Makedonio, Mantineo iĝis provinco de la Romia Respubliko, kaj estis la nura urbo kiu batalis favore al Aŭgusto Cezaro antaŭ la batalo de Aktio. La urbo konservis la nomon Antigoneo dum tiu ĉi romia epoko, ĝis la regado de Adriano, kiam ĝi reakiris sian originan nomon.

La Mantinea distrikto limiĝis kun la montaro Menalono okcidente, kun la montaro Artemisiono (natura landlimo kun Argolando) oriente, kun lineo de montetoj kaj Orĥomeno norde, kaj valo kaj la tegea teritorio sude. La tiel nomata Mantinea Ebenaĵo estas la nuntempa Tripolitza, honore al la urbo kiu troviĝas nun inter la antikvaj Mantineo kaj Tegeo.

Nuntempe viziteblas antikvaj muregoj kaj kelkaj konstruaĵoj, la teatro kaj templo de Simmakia Afrodito en la vilaĝo Paleopoli. Du-tri kilometrojn norde troviĝas la monteto Gurtzuúli, proksime al la plej ebla situo de la unua Mantineo. Tiu ĉi loko nomiĝis Ptoliso (Πτόλις) en la epoko de Paŭzanio, kaj verŝajne ĝi estis unu el la originaj vilaĝetoj kiuj unuiĝis por fondi Mantineon.

Proksime al la urbo troviĝis Maera (Μαῖρα), Petrosaca (Πετροσάκα), Xenis (Ξενίς), Foezon (Φοίζων), Prinos (Πρῖνος), Climax (Κλίμαξ), Nestane (Νεστάνη), y Melangeia (Μελαγγεῖα).

La mantinea areo[redakti | redakti fonton]

Situo de la antikva provinco Mantineo kaj de la nuntempa municipa unuo, samnoma.

Nuntempe, Mantineo estas distrikto ĉirkaŭ la urbo Tripolo (Arkadio) kaj protektita origin-nomo de greka griza vino, blanka vino farita el lokaj ruĝvinberoj kiuj tradicie kreskadas en la regiono. Kiel dirite, monetoj ĉirkaŭas la mantinean ebenaĵon, kiu striktesence estas valo. Duono de la municipo konsistas el vitejoj, terpom-kultivaĵoj kaj tritikbienoj, krom aliaj kultivaĵoj. La valo suferis inundojn meze de la 20-a jarcento, kiuj eĉ formis lagon nuntempe drenitan. Arbaroj dominas la montojn, dum ŝtonoj kaj prerioj kovras la plej grandan parton de ĝia nordorienta areo.

La Mantinea marmoraĵo, datita al la 4-a jarcento a.K. kaj nun ekspoziciita en Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno prezentas la mitan konkurson inter Apolono kaj Marsiaso, dum muzo ludas panduron sidante sur roko. Tiu ĉi bildigo iĝis tre grava por muzikhistoriaj esploroj[2], ĉar datigas la uzadon de tiaj muzikiloj en Antikva Grekio[3].

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

La municipa unuo Mantineo estas siavice disdividita en la sekvajn komunumojn (kiuj inkludas la interkrampajn vilaĝojn):

Jaro Loĝantaro
1991 3.628
2001 3.510
Nord-okcidente: Levidi Norde: Alea Nord-oriente: Lyrkeia
Okcidente: Falanthos Oriente: Argo
Sud-okcidente Tripolo Sude: Korythio Sud-oriente: Achladokampos

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]