Mantuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantuo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio (2005)
Provinco MN Mantovo (2005)
Geografia situo 45° 10′ N, 10° 48′ O (mapo)45.16666666666710.8Koordinatoj: 45° 10′ N, 10° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 19 m
Areo 63 (2005) km²
Loĝantaro 48 653 (2023)
Loĝdenso 762 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bagnolo San Vito, Curtatone, Porto Mantovano, Roncoferraro, San Giorgio di Mantova, Virgilio (2005)
Patrono Sant'Anselmo
Festa tago 18-a de marto (2005)
Nomo de loĝantoj mantovani
Poŝtkodo 46100
Imposta kodo E897
Kodo laŭ ISTAT 020030
Telefona prefikso 0376
Retpaĝo http://www.comune.mantova.it
Loko en mapo
vdr

Mantuo (laŭ PIV), aŭ Mantovo (itale Mantova [mantova]) estas komunumo de Italio, urbo kaj ĉefurbo de la sudorienta provinco de norda regiono Lombardio.

Temas pri historia kaj artoplena urbo, kie elstaras la arkitekturo de la Renesanco, ekzemple ĉe la Palaco Te, konstruita en la 16-a jarcento de Giulio Romano kiel amsidejo por la loka estro Federico Gonzaga kaj lia amantino. Ĉiu salono de la palaco gravas kiel temĉambroj, ekzemple la Salono de Psiĥo, kiu montras orgion de dioj, aŭ la Salono de la Gigantoj. La ĉefa familia posedaĵo de la Gonzagoj estas la Duka Palaco, kiu enhavas pentraĵojn de Mantegna.

Profilo di Mantova

Famuloj

Esperanto

En Mantuo aktivas Gruppo Esperantista Mantovano.

Esperantistoj

Bildgalerio

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj