Manuel Chaves González

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manuel CHAVES)
Manuel Chaves González
Persona informo
Manuel Chaves
Naskonomo Manuel Chaves González
Naskiĝo 7-an de julio 1945 (1945-07-07) (78-jaraĝa)
en Ceŭto
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • sindikatisto • advokato vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel CHAVES GONZÁLEZ (n. 7-an de julio 1945) estas hispana politikisto, estinta prezidanto de la "Junta de Andalucía" (registaro de Andaluzio). De aprilo 2009, li estas ministro kaj la Tria Vicprezidento pri teritoriaj aferoj de la Hispana Registaro.

Manuel Chaves González (maldekstre) kun la partiestro de la Verda Partio, Franciso Garrido (dekstre).

Li naskiĝis en 1945 en hispana urbo Ceŭto, sed li loĝis daŭre en Sevilo kaj Kadizo.

Li estas Doktoro en Juro, specialiĝinta pri labora juro. Li junaĝe komencis aktivi en politiko, dum la frankista diktaturo.

Inter 1977 kaj 1990 li estis deputito en la hispana Parlamento (Congreso de los Diputados), reprezente de la provinco Kadizo. Inter 1986 kaj 1990 li estis ministro pri laboro en la registaro de Felipe González.

Post 1990 li aktivas en la andaluza scenejo. Li estas deputito en la regiona Parlamento de Andaluzio.

Manuel Chaves estis prezidanto de Andaluzio de la 27-a de julio de 1990 ĝis aprilo de 2009, kaj do estis unu el la hispanaj politikistoj nuntempe aktivaj kiu plej longe okupis la saman postenon. Post lia renunco, José Antonio Griñán estas la Prezidento de Aŭtonoma Registaro de Andaluzio.

En 2000 li estas elektita prezidanto de la Hispana Socialista Partio (PSOE), en la sama kongreso en kiu estis elektita José Luis Rodríguez Zapatero kiel ĝenerala sekretario. La posteno de prezidanto en tiu partio estas ĉefe simbola kaj reprezenta.