Manuel Gutiérrez Aragón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Gutiérrez Aragón
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1942 (1942-01-02) (82-jaraĝa)
en Torrelavega
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Manuel GUTIÉRREZ ARAGÓN (Torrelavega, Kantabrio, 2a de januaro 1942) estas hispana kin-reĝisoro, scenaristo kaj verkisto, kiu ricevis per sia unua romano, nome La vida antes de marzo (La vivo antaŭmarte), la Premion Herralde 2009;[1]​ li estas membro de la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando (ekde 24a de februaro 2004)[2] kaj de la Real Academia Española (ekde 24a de januaro 2016).[3]

Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2012.​

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li venis al Madrido por studi ĵurnalismon, sed ne estis akceptokvanto, kja devis studi kinematografion.[4] Li ekkarieris en 1973 per la filmo Habla, mudita, protagonistigita de José Luis López Vázquez kaj Kiti Mánver; ĝi ricevis la Premion de la Kritikistaro en la Berlinale, kaj montras la malajn mondojn de intelektulo kaj kamparanino kun tre diferencaj pensaroj. Poste, li kunlaboris en la scenaroj de Furtivos, de José Luis Borau kaj Las largas vacaciones del 36, de Jaime Camino.

Lia sekva filmo, Camada negra, temis pri la ekzistado de grupoj de perfortaj faŝistoj en la komenco de la Hispana transiro al la demokratio, kaj ĝi estis oficiale malpermesita, eĉ post la morto de la disktatoro Francisco Franco, ĝis 1977. Post ricevi en la Berlinalo la Arĝentan Urson al la plej bona reĝisorado, ĝi premieris en Madrido inter atakoj de ekstremdekstruloj. Tiu markis la komencon de fruktodona kunlaborado inter la reĝisoro kaj la aktorino Ángela Molina, protagonista ankaŭ de El corazón del bosque (1979), Demonios en el jardín (1982) kaj La mitad del cielo (1986), ŝlosilaj verkoj kiel alegorio de la frankisma Hispanio; la produktoro estis Luis Megino, kiu krome kunlaboras en la scenaroj.

En 1991 li filmis por TVE la serion El Quijote de Miguel de Cervantes laŭ scenaro de Camilo José Cela, kun Fernando Rey kaj Alfredo Landa en la ĉefroloj. Dek unu jarojn poste li filmis por kino novan version de El Quijote, tiam stelulita de Juan Luis Galiardo. Ankaŭ aliaj gravaj aktoroj kiel Ana Belén, Imanol Arias, Carmen Maura, Juan Diego, Emma Suárez kaj Marta Etura laboris por liaj filmoj. Manuel Gutiérrez Aragón ankaŭ aperis kiel aktoro en kelkaj filmoj, kaj reĝisoris teatraĵojn, verkis scenarojn ktp.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Reĝisoro
2008 Todos estamos invitados (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
2005 Una rosa de Francia (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
2004 La vida que te espera (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
2002 El caballero don Quijote (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
2001 Visionarios (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1999 Cuando vuelvas a mi lado (G) Gracia Querejeta
1995 Los baúles del retorno (G) María Miró
1997 Cosas que dejé en La Habana (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1996 El rey del río (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1995 Cuernos de mujer (G) Enrique Urbizu
1992 El largo invierno (G) Jaime Camino
1992 Semana Santa de Sevilla (DG) Manuel Gutiérrez Aragón kaj Juan Lebrón
1991 La noche más larga (G) José Luis García Sánchez
1988 Malaventura (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1987 Jarrapellejos (G) Antonio Giménez-Rico
1986 La mitad del cielo (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1984 La noche más hermosa (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1984 Feroz (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1982 Demonios en el jardín (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1981 Cuentos para una escapada (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1980 Maravillas (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1979 El corazón del bosque (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1978 Sonámbulos (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1977 Camada negra (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1976 Las largas vacaciones del 36 (G) Jaime Camino
1975 Furtivos (G) José Luis Borau
1974 Las truchas (G) José Luis García Sánchez
1973 Habla, mudita (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1971 El Cordobés (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1970 Cátedras ambulantes (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1969 Jansel y Gretel (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
1969 El último día de la humanidad (DG) Manuel Gutiérrez Aragón
  • (DG) Reĝisoro kaj scenaristo
  • (G) Nur scenaristo

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Serio Reĝisoro
2003 Andalucía es de Cine (DG) Manuel Gutiérrez Aragón kaj Juan Lebrón
1991 El Quijote de Miguel de Cervantes (D) Manuel Gutiérrez Aragón
1985 Los pazos de Ulloa (G) Gonzalo Suárez
  • (D) Reĝisoro
  • (G) Scenaristo

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

Jaro Dokumenta filmo Reĝisoro
1992 Semana Santa de Sevilla (DG) Manuel Gutiérrez Aragón kaj Juan Lebrón

Libraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La vida antes de marzo, Anagrama, 2009
  • Gloria mía, Anagrama, 2012
  • Cuando el frío llegue al corazón, Anagrama, 2013
  • Nocturnario (2016), kolektiva verko kun collages de Ángel Olgoso en kiu 101 hispanamerikaj verkistoj kontribuis per po unu teksto
  • A los actores, Anagrama, 2017
  • El ojo del cielo, Anagrama, 2018
  • Rodaje, Anagrama, 2021

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gutiérrez Aragón gana el Herralde con su primera novela, Público, 02.11.2009; alirita en 21.03.2012
  2. Miembros de la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando, retejo de la institucio; alirita en 21.03.2012
  3. «Gutiérrez Aragón ingresa en la RAE con un discurso sobre la escritura fílmica».
  4. Antonio Lucas. Gutiérrez Aragón, cineasta y escritor: «El de los años 70 era un cine más impetuoso», El Mundo, 17a de junio 2012, p. 56

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marion Le Corre-Carrasco, Philippe Merlo-Morat, José Luis Sánchez Noriega (eld.). Manuel Gutiérrez Aragón. Mitos, Religiones y Héroes, Lyon, Grimh, 2019
  • Vicente Molina Foix. Manuel Gutiérrez Aragón, Editorial Cátedra, Madrid, 2003
  • Antonio Vallejo Chanal. Soñar de Cine. El cine de Manuel Gutiérrez Aragón, Cartagena, Semana Internacional de Cine Naval y del Mar de Cartagena, 2000
  • Augusto M. Torres. Conversaciones con Manuel Gutiérrez Aragón, Fundamentos, Madrid, 1985
  • Carlos F. Heredero. Historias de vida y de ficción. El cine de M. Gutiérrez Aragón, Editorial Alta Films, Madrid, 1988
  • Miguel Juan Payán kaj José Luis López. Manuel Gutiérrez Aragón, Ediciones JC, Madrid, 1985
  • Matías Antolín. Manuel Gutiérrez Aragón, Editorial Sombras Chinescas, 1983
  • Maravillas, guion de Gutiérrez Aragón y Luis Megino; edición de Javier Marías, Ediciones JC, Madrid, 1981

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]