Prezidanto de Eŭropa Komisio • Vicprezidanto de Eŭropa Komisio • President of the Congress of Deputies • Member of the Congress of Deputies • Member of the Congress of Deputies • Member of the Congress of Deputies • Member of the Congress of Deputies • European Commissioner for Education, Culture, Multilingualism and Youth • Member of the Congress of Deputies • Substitute member of the Parliamentary Assembly of the Council of Europe • Substitute member of the Parliamentary Assembly of the Council of Europe [#]
Honorigoj
Honorigoj
Granda Kruco de la ordeno de Izabela la Katolikino • Ordeno de la Tri Steloj • Grand Cross of the Civil Order of Alfonso X the Wise • Granda Kruco de la Ordeno de Karolo la 3-a • Granda Kruco de la Ordeno de la Suno de Peruo • Q56242339 • honora doktoreco de la Universitato de Granado • Grand Cross of the Order of Grand Duke Gediminas • Grand Cross of the Order of Civil Merit [#]
Manuel MARÍN (naskiĝis la 21-an de oktobro 1949 en Ciudad Real, mortis la 4-an de decembro 2017 en Madrido) estis hispana politikisto. Li interalie estis komisionano kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro1995 ĝis la 15-a de marto1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn Eksteraj rilatoj, rilatoj kun la regionoj Mediteraneo, Latina Ameriko kaj Meza Oriento. Post la demisio de la komisiono Santer, li provizore gvidis la komisionajn laborojn ĝis elekto de nova Eŭropa Komisiono Prodi. Jam antaŭe, li estis komisionano en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors inter la jaroj 1985 kaj 1989 kun la fako kunlaboro kaj evoluo. Dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la sama fako, kaj pri la tria periodo de la komisiono Delors inter la jaroj 1993 kaj 1995 tutsame. Manuel Marín estis membro de la socialisma partio PSOE de Hispanio.
En 2000 li elektiĝis membro de la hispana parlamento Congreso de los Diputados; de 2004 ĝis 2008 li estis ties prezidanto.