Manuel Piar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Piar
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1774 (1774-04-28)
en Vilemstado
Morto 16-an de oktobro 1817 (1817-10-16) (43-jaraĝa)
en Ciudad Bolívar
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Venezuelo
Okupo
Okupo militisto
vdr

Manuel Carlos María Francisco Piar Gómez (Vilemstado, Curaçao, 1774 - Angostura, Venezuelo, 1817), estis venezuela militisto de kuracaa deveno, mulato, kaj politikestro de la Sendependigo de Venezuelo. Ene de la kanaloj de la historio de la Respubliko Venezuelo li estis rekonita kiel la Libertador de Guayana (liberiginto de Guajano). Jam 23jaraĝa, esprimis sian deziron apogi la Sendependigon de Venezuelo en 1797. Li iĝis ŝipoficiro kaj en 1812 jam luktis. Post la falo de la Unua Respubliko li rifuĝiĝis en Trinidado kaj kun rango de kolonelo subskribis la "Acta de Chacachacare", kun la grupo de patriotoj estrita de la generalo Santiago Mariño.

Por la dua epoko de la sendependiga milito li unuiĝis al la trupoj de Simón Bolívar, kaj iĝis generalo 43jaraĝa, sed ĉar li estis mulato, havis problemojn rilate al superuloj ĉiuj krioloj tio estas blankuloj, inklude la propran Bolívar.

Manuel Piar partoprenis en 13 militagadoj kaj estis venkita nur unufoje fare de la hispana José Tomás Boves en la sieĝo de El Salado en oktobro de 1814. Li estis heroo de la bataloj Juncal (junkejo) kaj San Félix, kiu praktike liberigis la tutan Guajanon (la venezuela Gujano), kaj en Angostura setligis la bazon de ariergardo nepra por la sukcesoj de 1819 kaj invitis al Bolívar setliĝi tie.

Poste li malkontenta, ke mestizoj kaj mulatoj ne ricevis rajtojn post la venko de la revolucio sendependiga, komplotis kontraŭ Bolívar kaj estis mortkondamnita oktobre de 1817.