Manuel de Falla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel de Falla
Persona informo
Manuel de Falla
Naskonomo Manuel María de los Dolores Clemente Ramón del Sagrado Corazón de Jesús Falla y Matheu
Naskiĝo 23-an de novembro 1876 (1876-11-23)
en Kadizo
Morto 14-an de novembro 1946 (1946-11-14) (69-jaraĝa)
en Alta Gracia
Tombo crypt of the Cadiz Cathedral vd
Lingvoj germanahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido vd
Familio
Edz(in)o
Parencoj Ángela García de Paredes vd
Profesio
Okupo komponisto • poeto • pianisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Verkado
Verkoj El amor bruj ❦
The Three-Cornered Hat ❦
Fantasía Bética ❦
El retablo de maese Pedro ❦
Harpsichord Concerto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel de FALLA y Matheu (Kadizo, Hispanio, 23-a de novembro 1876 - Alta Gracia, Argentino, 14-a de novembro 1946) estis hispana komponisto de klasika muziko.

Li kombinis en tre speciala maniero la influojn de la andaluza folkloro (flamenko) kun la plej avangardaj tendencoj de la eŭropa muziko de la frua 20-a jarcento.

Li verkis kantajn verkojn, unue zarzuelojn, kaj poste la operon La vida breve (La mallonga vivo), kiu malkovris lian genion kaj El retablo de maese Pedro.

Li studis en Parizo, kie li rilatis kun Claude Debussy, Maurice Ravel, Paul Dukas kaj Isaac Albéniz. Tiu impresionismo influas lin en verkoj kiel "Noktoj en la ĝardenoj de Hispanio", "El amor brujo" (La sorĉa amo), la baledon "El sombrero de tres picos" (La tripinta ĉapelo) aŭ "Siete canciones populares españolas" (Sep popolaj hispanaj kantoj) por voĉo kaj piano.

Post la hispana milito, li devas ekziliĝi. Lin trovas la morto en la provinco de Kordobo en Argentino, kiam li laboras super sia plej ambicia verko "La Atlántida", kiun finos lia disĉiplo Ernesto Halffter.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]