Manuela Maleeva-Fragnière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manuela Maleeva)
Manuela Maleeva-Fragnière
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1967 (1967-02-14) (57-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj francabulgara
Loĝloko La Tour-de-Peilz
Ŝtataneco BulgarioSvislando
Familio
Patrino Yulia Berberian
Frat(in)oj Magdalena Maleeva • Katerina Maleeva
Infanoj 3
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Manuela Maleeva-Fragnière (bulgare ĝis la edziniĝo Мануела Георгиева Малеева, do Manuela Georgieva Maleeva) estas svisa tenisistino de bulgara deveno. Ŝi naskiĝis la  14-an de februaro 1967(nun 1967-02-14) en Sofio, do nun estas 57-jara. Ekde la jaro 1982 ĝis 1994 ŝi estis tenisa profesiulo. Interalie ŝi en la Somera Olimpiko 1988 en Seulo atingis bronzan medalon, kaj en 1992 kune kun la tenisisto Jakob Hlasek nome de Svisio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Ŝia patrino, kiu devenis el armena familio fuĝinta al Bulgario post la masakro de 1896 kontraŭ armenoj en la Otomana Imperio, estis la plej bona bulgaria tenisistino en la 1960-aj jaroj. Kiam ŝi retiriĝis el profesia tenisludado en la 1970-aj jaroj, ŝi iĝis tenisa trejnistino, kaj interalie ankaŭ trejnis ĉiujn tri filinojn, Manuela, Katerina kaj Magdalena - kaj ĉiuj tri el la filinoj laŭ la listo la Virina Tenisa Asocio (angla mallongigo WTA) atingis pozicion inter la dek plej bonaj tenisistinoj tutmonde.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]