Manuela Sáenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuela Sáenz
Persona informo
Naskonomo Manuela Sáenz de Vergara y Aizpuru
Naskiĝo 27-an de decembro 1797 (1797-12-27)
en Kito, Vicreĝlando de Nova Granado,  Hispana Imperio
Morto 23-an de novembro 1856 (1856-11-23) (58-jaraĝa)
en Paita
Mortokialo difterio
Tombo Paita
Lingvoj hispanafrancaangla
Ŝtataneco Vicreĝlando de Nova GranadoPeruoGranda KolombioBolivioEkvadoro
Subskribo Manuela Sáenz
Familio
Amkunulo Simón Bolívar
Okupo
Okupo oficiro • politika aktivisto • politikisto
vdr

Doña Manuela Sáenz (n. la 27-an de decembro 1797, aŭ eble 1795, en Kito - m. la 23-an de novembro 1856 en Paita), kromnomita la "Liberantino de la Liberanto", estis la amantino de la sudamerika revolucia estro Simón Bolívar. Ŝi estis la filino de Simón Sáenz Vergara kaj Maria Joaquina Aizpuru, kaj edziniĝis kun la Doktoro James Thorne. Lin ŝi forlasis, kiam Bolívar sendis al ŝi leteron pri sia fervora amo.

Manuela Saénz mem ankaŭ estis revolucia heroino de Sudameriko. La venezuela historiisto Denzil Romero opinias, ke ĝi eble estis "la plej grava virino en la historio de Sudameriko" kaj li asertas, ke ŝi "havis pli grandan politikan influon ol eĉ Eva Perón".

Manuela Sáenz