Emanuele Rovere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manuelo Rovere)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Emanuele Rovere (artista nomo Manŭel) estas itala esperantisto, kiu lernis Esperanton en sia hejmurbo Udine en 1985. Ĝis emeritiĝo en la jaro 2010 laboris kiel elektroteknika inĝeniero, kaj post tio konatiĝis kiel kantisto de esperantlingvaj kanzonoj, multaj el ili tradukitaj el la itala, malpli multnombre el la angla.[1]

En sia junaĝo gitaristo kaj kantisto en pluraj bonkvalitaj amatoraj muzikgrupoj de sia hejmurbo, li en 1985 ricevis operacion ĉe la voĉaj kordoj, sekve de kio lia voĉo domaĝiĝis tiel, ke li ne plu povis kanti kaj multajn jarojn funebris pro tiu perdo. Post la emeritiĝo en 2010 li revenis en Esperantujon, restudis la lingvon, komencis traduki, esperantigi poemojn kaj kantojn, reludi gitaron kaj kanteti, kontraŭ la preskriboj de kuracistoj, kiuj malkonsilis tion fari. Laŭ lia propra juĝo, lia voĉo nun estas nur pala ombro de tiu, kiu ĝi estis. Kvankam li bone konscias pri siaj muzikaj voĉlimoj, li kuraĝis publike prezentiĝi kiel E-lingva kanzonisto de laŭ propraj vortoj "tekstoj ne banalaj sur agrablaj, sufiĉe bonkvalitaj muzikaĵoj", kaj la esperantlingvaj aŭskultantaroj de liaj ĝisnunaj koncertoj tre aprezis liajn prezentojn. En persona paĝaro de la retejo Ipernity li rete prezentas multajn kanzonojn kaj iujn filmetojn pri surscenejaj prezentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]