Manuskripto trovita en Zaragozo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuskripto trovita en Zaragozo
filmo
Originala titolo Rękopis znaleziony w Saragossie
Produktadlando  Pollando
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 9-a de februaro 1965
Daŭro 177 minutoj
Ĝenro komedia, poezia, fantasta
Kameraado Mieczysław Jahoda
Reĝisoro(j) Adalberto Georgo Has
Produktisto(j) Zespół Filmowy Kamera
Scenaro Tadeo Kvjatkovski
Filmita en Kraków-Częstochowa Upland • Vroclavo
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Kristoforo Penderecki
Ĉefrolantoj Zbignjevo Cibulski, Iga Cembĵinska, Elizabeta Ĉiĵevska, Gustavo Holoubek, Johana Jedryka, Januŝo Klosinski, Bogumilo Kobiela, Barbara Krafftovna, Hedviga Kravĉik, Kristoforo Litvin, Miroslava Lombardo, Johano Maĥulski, Zĝislavo Maklakjeviĉ, Leono Njemĉik, Francisko Pjeĉka, Beata Tiŝkjeviĉ, Kazimiro Opalinski, Ludoviko Benoit, Boguŝo Bilevski, Aleksandro Fogiel, Vjeslavo Golas, Johano Koĉinjak, Augusto Kovalĉik, Vaclavo Kovalski, Gustavo Lutkjeviĉ, Igoro Pŝegrodzki, Vitoldo Pirkoŝ, Pola Raksa, Boguslavo Soĥnacki
Produktinta firmao Zespół Filmowy Kamera
vdr

Manuskripto trovita en Zaragozo (pole: Rękopis znaleziony w Saragossie) – pola duparta filmadapto de samtitola romano de Johano Potocki reĝisorita de Adalberto Georgo Has el 1964. La mirakla filmo estis nomita kiel kostuma komedio, aventura kaj fantasta fabelo pri fantomoj, pendiguloj kaj posedituloj. De multaj reĝisoroj, i.a. Martin Scorsese, Luis Buñuel, David Lynch, Harvey Keitel, Lars von Trier aŭ verkisto Neil Gaiman Manuskripto trovita en Zaragozo estas konsiderata kiel unu el plej eminentaj filmoj de la monda kino.

Interese[redakti | redakti fonton]

En Manuskripto trovita en Zaragozo krom homoj "ludis" ekzotaj bestoj: trejnita vulturo el Hamburgo, 4-metra pitono el la varsovia bestoĝardeno kaj kvar muloj el Krakovo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]