Alessandro Manzoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manzoni)
Alessandro Manzoni
Persona informo
Alessandro Manzoni
Naskonomo Alessandro Francesco Tommaso Antonio Manzoni
Naskiĝo 7-an de marto 1785 (1785-03-07)
en Milano
Morto 22-an de majo 1873 (1873-05-22) (88-jaraĝa)
en Milano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per meningito vd
Tombo monumenta tombejo de Milano vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj lombardaitalafranca vd
Loĝloko Milano vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio • Reĝlando Sardio vd
Partio historia dekstro vd
Subskribo Alessandro Manzoni
Familio
Patro Pietro Manzoni • Giovanni Verri vd
Patrino Giulia Beccaria vd
Edz(in)o Enrichetta Manzoni Blondel • Teresa Borri vd
Infanoj Giulia Manzoni • Luigia Maria Vittoria • Pietro Luigi Manzoni • Enrico Manzoni • Filippo Manzoni • Matilde Manzoni vd
Parencoj Cesare Beccaria vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • politikisto • romanisto • dramaturgo vd
Laborkampo beletropoeziodramo vd
Verkado
Verkoj La gefianĉoj ❦
historio de la kolono infama ❦
Inni sacri ❦
La kvina de majo ❦
Marto 1821 ❦
je la morto de Carlo Imbonati ❦
Aprilo 1814 ❦
la proklamo de Rimini ❦
Il Conte di Carmagnola ❦
Adelchi ❦
Q3831189 ❦
Q19135830 ❦
Q19137737 ❦
Q19128449 ❦
Q17544402 ❦
Q19135613 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alessandro Francesco Tommaso MANZONI (naskiĝis la 7-an de marto 1785 en Milano; mortis la 22-an de majo 1873 en Milano) estis itala poeto kaj romanisto. Lia plej grava verko La gefianĉoj (itale I Promessi Sposi) estas konsiderata ankoraŭ hodiaŭ fundamenta verko de la itala literaturo. Oni povas eĉ diri ke Manzoni antonomazie estas la plej grava itala verkisto (kiel Dante antonomazie estas la plej grava poeto) kaj ke La gefianĉoj estas la plej grava romano de la itala literaturo.

La Familio[redakti | redakti fonton]

La patrina avo de la poeto estis la tre fama itala verkisto Cesare Beccaria, kaj ankaŭ lia patrino Giulia Beccaria havis bonan literaturan talenton. La grafo Pietro Manzoni (1736 - 1807) lia oficiala patro, apartenis al antikva familio setliĝinta apud Lecco, kiu origine senindulge regis la urbon Brazio en Valsassina, sed la grafo estis jam ĉirkaŭ kvindekjara kiam la estonta poeto naskiĝis; verŝajne lia vera patro povus esti Giovanni Verri (malpli aĝa frato de la verkistoj Pietro kaj Alessandro Verri).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia juneco[redakti | redakti fonton]

Post la disiĝo de liaj gepatroj (lia patrino ekde la jaro 1792 vivos kun la klera kaj riĉega Carlo Imbonati, antaŭe en Anglujo kaj poste en Francujo) Alessandro Manzoni ekde 1790 ĝis 1803 estis edukata en religiaj edukejoj, antaŭe ekde 1796 ĝis 1798 ĉe la Somaskaj religiuloj en la edukejo "Santo Antonjo" en Lugano, poste ĉe la barnabitaj religiuloj. Kvankam li ne toleris tiun pedantan klerigadon, kies limojn li ofte denuncis, kvankam li estis taksata malemulo, li akiris per tiuj studoj bonan klasikan formadon kaj literaturan inklinon. Dekkvinjara, li montris sinceran pasion pri la poezio kaj verkis du notindajn sonetojn.

La juna Manzoni ekde 1803 ĝis 1805 vivis kun la maljuna sinjoro Pietro kaj dediĉis multon da sia tempo al knabinoj kaj al hazardludo, sed li havis la eblecon ankaŭ frekventi la klerisman medion de la Milana alta aristokrataro kaj burĝaro.

Liaj komencaj verkoj estis precipe influitaj de la novklasika poeto Vincenzo Monti, lia granda literatura ekzemplo, sed en la plej moraligaj verkoj ankaŭ li inspiriĝis el la poeto Giuseppe Parini, substenanto de la klerismaj ideoj. Al tiu periodo apartenas la junecaj poemoj kiel: La Triumfo de la Libereco (itale: Il Trionfo della libertà), Adda kaj la kvar "predikoj" inspiritaj de Parini kaj Monti sed ankaŭ kun Vergiliaj kaj Horaciaj revokoj.

En la jaro 1805 li atingis sian patrinon en Auteuil, kie pasis du jarojn; en Auteuil li partoprenis literaturan grupon de filozofoj de la 19a jarcento, nomataj "ideologoj", inter kiuj li amikiĝis kun la fama filozofo Claude Fauriel kaj eklernis la ideojn de la franca filozofo Voltaire. Dum tiuj jaroj la juna Alessandro impregniĝis de la franca klasikista artkulturo, kaj eksekvis la klerismajn filozofajn movadojn de Skeptismo kaj Sensismo (tiuj klerismaj movadoj agnoskas la sensojn kiel sola fundamento de la homa kono, refuzante la malraciajn aferojn kiel religian tradicion aŭ ĉian superstiĉon); tiel li povis ankaŭ asisti al la fruaj romantikismaj fervoroj.

Inter la klerismaj kaj la fruaj romantismaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Litografío de Alessandro Manzoni

Dankon al la renkontiĝo kun la filozofo Claude Fauriel (1772-1844), kun kiu la itala poeto starigis longdaŭran amikecon, li povis spekti la fruajn fervorojn de la naskiĝanta romantikisma movado. Manzoni, per Fauriel, povas koni la romantikisman germanan movadon, antaŭ ĝia disvastigo en Italujo fare de Madame de Staël.

Dum 1806-1807 kiam li estis en Auteuil, li aperis por la unuan fojon publike kiel poeto per du poemoj: unu en klasika stilo nomita Urania, kiun poste la aŭtoro refuzos; la alia en malligitaj versoj pri la morto de la grafo Carlo Imbonati, de kiu li heredis, pere de sia patrino, grandan riĉaĵon inkluzive de la vilaon en Brusuglio, kiu iĝos lia ĉefa rezidejo.

En la jaro 1809, post la eldono de sia novklasika juna poemeto "Urania", Manzoni deklaris ke neniam plu li verkos tiajn versojn, refuzante la novklasikan grandecon li aliĝis entute fakte al la romantisma poetiko, kiu postulis poezion ne elitan sed pli simplan kaj popolan, celantan ideojn kaj dezirojn de la legantoj.

Manzoni tiel elektis la romantikan vojon; tamen li neniam akceptis la ideon, propran de la romantisma movado kaj de sia amiko Fauriel, ke la poezio devas esti nura kaj naiva esprimo de la animo, do li neniam rezignis pri la kontrolo de la intelekto sur la sento kaj pri la harmonia formala esprimo; ekde nun tiam tiuj aspektoj estas karakterizontaj la tutan italan romantismon.

La konvertiĝo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Alessandro Manzoni en la itala urbo Lecco. Malantaŭ ĝi eblas vidi la montaron Resegone.

Je 1810 Manzoni, jam ateista pro reago kontraŭ la edukado ricevita dum sia juneco kaj pli ol ateista, indiferenta al la religiaj problemoj, realproksimiĝis al la kristanismo. En 1808 la verkisto edziĝis al la kalvinistino Enrichetta Blondel el Casirate, filino de ĝeneva bankisto; la geedziĝo montriĝis feliĉa. Post la geedziĝo, sub la influo de sia edzino, li fervore konvertiĝis al katolikismo; ĉar sur tio tre grave influis ankaŭ lia intima amiko Antonio Rosmini, kiu mortonte lasis al Manzoni lian spiritan testamenton: Adoru, Silentu kaj Ĝoju.

Reveninte al Parizo, la amikeco kun la ĝenova jansenisma pastro Eustachio Degola (la jansenisma religitendenco inspiriĝis al Sankta Aŭgusteno pri la absolutisma interpretacio de la predestinacia problemo, de la antaŭdestineco kaj de la libera volo), portos la du geedzojn unu al forlasi la kalvinismajn ideojn, la alia al proksimiĝi al la katolikan religion (1810).

Tiu realproksimiĝo al la katolikismo estis por la verkisto la rezulto de longaj meditacioj; lia religieco, kvankam pure ortodoksa, havas jansenismajn nuancojn kiuj alportis lin al severa interpretacio de la katolika moralo kaj religio. La remalkovro de la fido estis por Manzoni la rekta kaj logika rezulto konsekvenca kun la dissolvo de la religio dum la fruaj jaroj de la 19a jarcento, de la mito de la racio, taksata kiel ĉiam valida kaj fonto de certa ĵugo; pro tio eknecesis trovi novan firman fundamenton de la moralo.

Perdinte tiel la espero atingi serenecon pere de la racio, tial vivo kaj historio ŝajnis al la verkisto romantike mergintaj en neklarigebla, dolora kaj fada kaoso: por ne sin fordoni al la malespero, li bezonis trovi transmondan celon. En Manzoni, do, la ekzista maltrankvileco, se tamen akordita kun la intelekta firmeco, trankviliĝis en la fidon.

Lia intelekta energio tuj post la konvertiĝo estis engaĝita en la kompono de la "Sanktaj Himnoj" (itale: Inni Sacri), pluraj religiaj poemoj, kaj en traktato pri la katolika moralo, tasko entreprenita sub la religia gvidado de monsinjoro Luigi Tosi (al kiu Degola konfidis la spiritualan gvidadon de la familio Manzoni post ilia reveno en Italion), verkitaj por kompensi lian komencan malproksimecon al la fido.

En la jaro 1818 li devis vendi la patran hereditan posedaĵon pro financaj problemoj kaŭzitaj de malhonesta agento. En tiu okazo li montris sian malavarecon al la samurbanoj, kiuj estis ŝuldantegaj al li. Ne nur li nuligis abrupte la tutajn ŝuldojn kiujn la homoj ŝuldis al li, sed ankaŭ rajtigis ilin reteni la tutan maizan rikolton estontan.

En la jaro 1819 Manzoni eldonis sian unuan tragedion (E-O:La Grafo de Karmanjola Itale: Il conte di Carmagnola ) kiu, kuraĝe rompante la tutajn klasikajn konvenciojn, estigis viglan diskutadon.

Lin kritikis artikolo aperinta sur grava literatura revuo al kio eĉ Goethe respondis lin defendante. La morto de Napoleono en la jaro 1821 inspiris al li la tre faman poezion Il Cinque Maggio (esperante: La Kvina de majo). Tiujare politikaj eventoj, kune kun la enprizonigo de multaj liaj amikoj, multe pezis sur la menso de la verkisto, kiu dediĉis siajn tiutempajn laborojn al la historiaj studadoj el kiuj li serĉis distron post sia retiriĝo en Brusuglio.

Fermo kaj Lucia[redakti | redakti fonton]

Dume, malrapide, ĉirkaŭ la epizodio de "La Nenomita" (eble reale identigebla en la grafo Francesco Bernardino Visconti, sed hodiaŭaj kritikistoj, kiel Ezio Rajmondi [1], opinias ke la literatura pensonulo ĉerpis el Manzoni mem: "la Nenomito havas nomon: Aleksandro Manzoni!") ekformiĝis la romano "Fermo kaj Lucia" (la origina versio de la estonta romano "La gefianĉoj"), kompletiginta en septembro de 1822. La verko estis eldonata inter 1825 kaj 1827, po unu volumo jare, subite alportante al la aŭtoro gravan literaturan famon. Ankoraŭ en 1822 Manzoni eldonis sian duan tragedion Adelchi, pri la renverso fare de Karolo la Granda de la longobarda dominado en Italujo, vuale aludante al la tiama okupacio aŭstria en Italujo.

La lingva problemo kaj "La Gefianĉoj"[redakti | redakti fonton]

Finfine Manzoni, celante la finan redakton de sia ĉefverko, por purigi la stilon de sia romano, li decidis ĝin submeti al severa lingva revizio; tiucele li loĝis longtempe en Florenco, por pli proksime "travivi" la Florencan dialekton, kiu fariĝos la nura oficiala lingvo de la unuiĝonta Italio. Do, li reprilaboris la romanon ĝin purigante de la lombardismoj, uzante la toskanan parolmanieron, kaj en 1840 li eldonis tiun reverkon renomante ĝin per la nuna nomo La Gefianĉoj. Pro tia lingva zorgema revizio, lia romano fariĝis la unua ĉefverko origine verkita en la nova "itala lingvo".

Kune kun la romano li eldonis ankaŭ mallongan romaneton nomitan "Storia della colonna infame" (E-o:Historio de la fia kolono), kiu reprenis kaj disvolvis la temon de la Milana pesto, vere grava temo de la tuta romano. Iom da tempo post la romano li verkis ankaŭ etan traktaton pri la itala lingvo: Dell'unità della lingua italiana e dei mezzi per diffonderla (E-O:Pri la unueco de la itala lingvo kaj la iloj por ĝin disvastigi ).

La lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Tombo de Alessandro Manzoni
Milano, en la monumenta tombejo

Dum siaj lastaj jaroj Manzoni suferis multajn malĝojojn: Lia edzino mortis en 1833 al kiu postvenis la morto de la pejparto de siaj gefiloj, inter kiuj lia unuenaskita Giulia, edzino de Massimo D'Azeglio, kaj tiu de lia propra patrino. En 1861 la unua itala parlamento de la unuiĝinta Italio nomumis lin senatulo. Dum tiaj jaroj li estis rigardata kiel la plej grava vivanta itala verkisto.

La 2-an de Januaro 1837 li edzinigis sian duan edzinon, Teresa Borri, vidvino de la grafo Decio Stampa, tamen Manzoni postvivis ankaŭ tiun lastan edzinon; krome el ĉiuj naŭ filoj kiujn li havis, nur du mortis post ilia patro. La morto de lia filo pli aĝa Pier Luigi la 28-an de Aprilo 1873, plirapidigis la morton de la verkisto, kiu okazis la 22-a de majo pro meningito en Milano. La urbo celebris al li solenan funebran ceremonion al kiu partoprenis multaj gravaj eminentuloj de la urbo kaj de la kulturo.

En la jaro 1874 okaze de datreveno de lia morto, Giuseppe Verdi komponis rekvieman meson por lin memori. En 1883, dek jaroj post lia morto, lia tombo estis translokita en la Monumenta Tombejo de Milano.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]