Mao Dun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mao Dun
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1896 (1896-07-04)
en Tongxiang
Morto 27-an de marto 1981 (1981-03-27) (84-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj norma ĉinaĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Pekina Universitato vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Familio
Patro Shen Yongxi vd
Gefratoj Shen Zemin vd
Amkunulo Qin Dejun vd
Profesio
Okupo tradukisto • literaturkritikisto • ĵurnalistoverkistopolitikistokritikisto • literaturhistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mao Dun (4-a de julio 1896 – 27-a de marto 1981) estis la plumnomo de Shen Dehong (Shen Yanbing), 20-jarcenta ĉina verkisto, kultura kritikanto kaj Ministro de Kulturo en la Popola Respubliko de Ĉinio (inter 1949–1965). Li estas unu el la plej famaj maldekstraj verkistoj de moderna Ĉinio. Liaj plej famaj verkoj estas Ziye, tutnova prezentanta vivo en kosmopolita Shanghai kaj Printempaj silkraŭpoj. Li ankaŭ skribis multajn mallongajn rakontojn.

Li adoptis la nomon "Mao Dun" (ĉina :  矛盾 kiu signifas "kontraŭdiron", kiel lia verkista nomo por esprimi la streĉitecon en la konfliktanta revolucia ideologio dum la malstabilaj 1920aj jaroj. Lia amiko Ye Shengtao ŝanĝis la unuan karakteron de al , kiu laŭvorte signifas "pajlo".

Mao Dun kaj la ĉina literaturo[redakti | redakti fonton]

Xiaoshuo Yuebao Reformo estis la unua kontribuaĵo de Mao Dun al la ĉina literaturo. La revuo tiam fariĝis loko kie "Nova Literaturo" cirkulis. La verkoj de multaj famaj verkistoj kiel Lu Xun, Xu Dishan, Bing Xin, Ye Shengtao, estus eldonitaj pere de tiu revuo. Mao Dun subtenis movadojn kiel "Nova Literaturo" kaj "Nova Pensado". Li kredis ke ĉina literaturo devus havi lokon en la mondo. Grava literatura premio en Ĉinio portas lian nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]