María Kodama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Kodama
Persona informo
María Kodama
Naskonomo María Kodama Schweizer
Naskiĝo 10-an de marto 1937 (1937-03-10)
en Bonaero
Morto 26-an de marto 2023 (2023-03-26) (86-jaraĝa)
en Vicente López
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Lingvoj hispanaislanda vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero vd
Familio
Edz(in)o Jorge Luis Borges vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María KODAMA (Bonaero, 10a de marto 1937 - 26-an de marto 2023) estis argentina verkistino, tradukistino kaj profesorino de literaturo, konata pro sia rilato kun la verkisto Jorge Luis Borges.

Ŝi konis la verkiston Jorge Luis Borges dum sesioj de literaturaj studoj pro sia kondiĉo de gradigita je Literaturo kaj la intereso kunhavita por la anglasaksaj lingvoj. Poste ili kunstudis la islandan, lingvo por kiu Borges estis interesita, ĉar li konsideris ĝin kiel patrina lingvo. Post esti studaj gekolegoj, (ŝi forte neis esti estinta lia sekretariino tre ofte) en 1975 ili veturis kune al Usono. Ŝi kunlaboris kun li en la libroj Breve antología anglosajona (1978) kaj Atlas (1984), veturatestilo pri la vojaĝoj kiujn ili ambaŭ faris kune ĉirkaŭ la mondo, kaj en la traduko de ylfaginning, unua libro de la Proza Edda de Snorri Sturluson, kiu publikiĝis sub la titolo La alucinación de Gylfi.

La 26an de aprilo 1986 ŝi edziniĝis al Borges, malmultajn monatojn antaŭ ties morto. La nupto fariĝis per prokuro en Asunción, Paragvajo.[1]​ Ŝi prezidas la Internacian Fondaĵon Jorge Luis Borges, kun sidejo en Bonaero.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ABC (15a de majo 1986). «La boda de Borges con María Kodama se celebró por poderes en Paraguay». [1] Konsultita la 5an de Januaro 2018.
  2. Fundación Internacional Jorge Luis Borges. «oficiala retejo». Arkivita el la originalo la 24an de junio 2014. [2] Konsultita la 5an de Januaro 2018.