María Pita
| María Pita | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | María Pita |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1564 en Sigrás |
| Morto | 21-an de februaro 1643 (78-jaraĝa) en Cambre |
| Lingvoj | galega |
| Loĝloko | Korunjo |
| Okupo | |
| Okupo | komercisto |
María Mayor Fernández de Cámara y Pita (Sigrás, Cambre, 1565-1643), konata kiel María PITA, estis hispana heroino de la defendo de Korunjo en 1589 kontraŭ la brita ŝiparmeo nomita de hispanoj Angla Nevenkebla.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Parto de ŝia biografio estas konata per dokumentoj konservitaj en la Ĝenerala Arkivo de Simancas, la Notaria Arkivo de Korunjo kaj la Arkivo de la Regno Galegio, precipe la memoraĵoj kiujn María Pita prezentis al la Milit-Konsilio pete de rekompenco pro siaj servoj, malgraŭ ke diversaj versioj plibeligis la faktojn de tiu legenda karaktero.
La 3-an de majo 1589, anglaj soldatoj alvenis en Korunjo gviditaj fare de la admiralo kaj iama korsaro Sir Francis Drake. La atako estis parto de la strategio konservita fare de la Reĝino de Anglio, Elizabeto la 1-a, por senigi la tronon de Portugalio de la persono kiu estis ŝia bofrato kaj poste malakceptita pretendanto: reĝo Filipo la 2-a (Reĝo de Hispanio ekde 1556 kaj de Portugalio ekde 1580).
La angloj, ĉirkaŭinte la urbon Korunjo, malfermis breĉon en la muro kaj komencis la atakon kontraŭ la malnova urbo. Dum la atako, Gregorio de Rocamunde, la edzo de María Pita, estis mortigita. Ŝi, plena de kolero, forprenis la lancon de la angla flago kaj, per ĝi, mortigis la flagiston kiu gvidis la atakon, la fraton de admiralo Francis Drake. Tio malmoraligis la anglajn trupojn, konsistantajn el dek du mil soldatoj, kaj igis ilin retiriĝi. Tradicio diras, ke tiu ago estis plenumita je la krio (en la galega) de "Quen teña honra, que me siga" (kiu en la hispana signifas: "Kiu havas honoron, sekvu min").
Post kiam la batalo estis finita, María Pita helpis kolekti la kadavrojn kaj prizorgi la vunditojn. Kune kun ŝi, aliaj virinoj de Korunjo helpis defendi la urbon. La kazo de Inés de Ben, kiu estis vundita en batalo, estas dokumentita.[1]
María Pita edziniĝis kvar fojojn kaj havis kvar infanojn. Kiam ŝi lastfoje vidviĝis, reĝo Filipo la 2-a donis al ŝi pension ekvivalentan al la salajro de vic-leŭtenanto plus kvin skudojn monate kaj donis al ŝi permeson eksporti mulojn de Hispanio al Portugalio.
Statuo
[redakti | redakti fonton]
En la Placo María Pita, en la urbo Korunjo, kie troviĝas la Urbodomo, estis starigita monumento omaĝe al María Pita. La verko, finita en bronzo, estis elpensita fare de Xosé Castiñeiras, kaj prezentas la heroinon per la lanco per kiu ŝi mortigis la anglan vicleŭtenanton tenante la senvivan korpon de sia edzo, Gregorio de Racamonde, per sia alia mano. La totala alteco de la verko estas 9,31 m, kunmetita de ŝtupa platformo de 45 cm, piedestalo de 5,56 m kaj skulptaĵo de 3,30 m. Ĝia pezo estas 30 tunoj.
Domo Muzeo Maria Pita
[redakti | redakti fonton]La Domo-Muzeo María Pita en Korunjo memorigas la vivon de tiu ĉi heroino. Sur la loko, kiun ĝi okupas, estis konstruita domo en la 16-a jarcento, posedata de la unua edzo de María Pita, Juan Alonso de Rois. Tiu ĉi domo situas ĉe la strato Herrerías 24 laŭ la malnova numerado, kaj nuntempe estas ĉe 28, ĉar tiu ĉi strato estis denove numerita en la 19-a jarcento.
Ĝi estas strukturita en kvar ĉambroj:
- Supra Etaĝo: Bazaj informoj pri la urbo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj estas montrataj.
- La domo de María Pita "a vella" (la maljuna): Rekreaĵo de la vendejo kaj majstra dormoĉambro de la domo de ŝiaj gepatroj.
- Ĉambra nivelo 2a: Informoj pri la rolo de Korunjo en la tiamaj internaciaj rilatoj.
- Ĉambro de la 3a nivelo: En kiu estas analizataj la rilatoj inter Hispanio kaj Anglio kaj la okazaĵoj kiuj kaŭzis la atakon al la urbo Korunjo en 1589 En la dua parto estas prezentita superrigardo de la vivo de María Pita.

