María de Huerva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María de Huerva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 335  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 1° 0′ U (mapo)41.5411825-0.99473019999999Koordinatoj: 41° 32′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 320 m [+]
Areo 108,094944 km² (1 080 9.4 944 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
María de Huerva (Provinco Zaragozo)
María de Huerva (Provinco Zaragozo)
DEC
María de Huerva
María de Huerva
Situo de María de Huerva
María de Huerva (Hispanio)
María de Huerva (Hispanio)
DEC
María de Huerva
María de Huerva
Situo de María de Huerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo María de Huerva [+]
vdr

María de Huerva [maRIa deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

María de Huerva estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Jaulín kaj oriente de Botorrita, kaj borde de la rivero Huerva. La altitudo gamas inter 722 msm en la sudorienta pinto kaj 320 msm borde de la rivero Huerva.

La loĝloko María de Huerva mem estas je 14 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 343 msm. La loĝloko estas tute inter Cadrete nordoriente kaj Botorrita sudokcidente laŭ la fluejo de la rivero Huerva.

Nordokcidente: La Muela Norde: Zaragoza kaj Cadrete Nordoriente: Zaragoza
Okcidente: La Muela Oriente: Zaragoza kaj Valmadrid
Sudokcidente: Botorrita Sude: Jaulín Sudoriente: Valmadrid

Historio[redakti | redakti fonton]

En la islama epoko jam estis defendo-kastelo. La loknomo María devenas de la araba مرية, marija(t) (gvatoturo),[1]​ nome sama deveno sed kun artikolo "al" de Almería. La kastelo[2] estis konstruigita de Abderamano la 3-a komence de la 10-a jarcento en la jaro 951 estante guberniestro la tujibí Jahía-ibn-Hasim. Ekde tiu kastelo oni rezistis kontraŭ Alfonso la 1-a en 1118. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

Kiam la kastelo estis konkerita por Aragono, okupis ĝin Quadrat, Eneco Arcéiz, Deus Aiuta kaj Pedro Ortiz. En 1233, la fortikaĵo estis de Blasco de Alagón, pro decido de Jakobo la 1-a, kiu ŝanĝis ĝin kontraŭ Morella. En la 14-a jarcento ĝi estis de Juan de Vidaure kaj poste de Alonso de Ejérica. En 1428, María kaj Botorrita apartenis al la familio Fernández de Heredia.[3][4]

En 1610 je la forpelo de la moriskoj, la loko senhomiĝis kaj la reloĝado fariĝis trans la rivero, nome sur la maldekstra bordo, kie estas la nuntempa domaro. La 15an de junio 1809 okazis batalo kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo kiu rezultis en granda nombro de mortintoj (inter 1 000 kaj 5 000 inter hispanoj kaj ĉirkaŭ 800 inter francoj) kaj venko de francoj.[5]

María de Huerva demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en María de Huerva oni plialtiĝis pro proksimeco al la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro ĝis nunaj 6 186 loĝantoj (2022).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. En María de Huerva estas grava gasfabriko de butano de la entrepreno Repsol kun konekto per fervojo, kaj tiu estas la ĉefa industrio de la loko.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj dom-palaco "Casa Grande".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SOUTO, Juan A. «El poblamiento del término de Zaragoza (siglos VIII-X): los datos de las frentes geográficas e históricas». El poblamiento del término de Zaragoza (siglos VIII-X): los datos de las frentes geográficas e históricas.
  2. «Castillo de María de Huerva - CastillosNet». Arkivigite je 2023-01-13 per la retarkivo Wayback Machine www.castillosnet.org. konsultita la 19an de septembro 2018.
  3. SL, DiCom Medios. María de Huerva en «Gran Enciclopedia Aragonesa Online». www.enciclopedia-aragonesa.com. Arkivita el la originalo la 26an de novembro 2020. Konsultita la 19an de septembro 2018.
  4. «María de Huerva - Situación Geográfica». 23a de junio 2010. Arkivita el la originalo la 23an de junio 2010. Konsultita la 19an de septembro 2018.
  5. «María de Huerva - Situación Geográfica». en Historia, 23a de junio 2010. Arkivita el la originalo la 23an de junio 2010. Konsultita la 19an de septembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]