Saltu al enhavo

Marĉa vakcinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marĉa vakcinio (latine Vaccinium uliginosum) estas specio el genro vakcinio, familio erikacoj.

Marĉa vakcinio estas indiĝena en la malvarmaj, moderaj regionoj de la Norda Hemisfero, ĉe malaltaj altecoj en la Arkto, kaj en altaj altecoj sude al la Pireneoj, Alpoj, kaj Kaŭkazo en Eŭropo, la montaroj de Mongolio, norda Ĉinio, la Korea Duoninsulo kaj centra Japanio en Azio, kaj la Sierra Nevada en Kalifornio kaj la Roka Montaro en Utaho en Nord-Ameriko.

Ĝi kreskas sur malseka acida grundo, en pluvmarĉoj, erikejo, arbustetaro, tundro kaj en la subaĵo de pinofitaj arbaroj, de marnivelo en la Arkto, ĝis alto de 3400 m en la suda kreskeja limo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Ilustraĵo
Floroj
Maturiĝantaj beroj.
Maturiĝintaj beroj
Marĉa vakcinio (Vaccinium uliginosum)
Raŭpo de malgranda nokta saturnio (Saturnia pavonia) sur marĉa vakcinio

Marĉa vakcinio estas malgranda decidua arbusto kreskanta al 10-75 cm, malofte 1 m alta, kun brunaj tigoj (kontraste al la verdaj tigoj mirtelo). La folioj estas ovalaj, 4-30 mm longaj kaj 2-15 mm larĝaj, blu-verdaj kun palaj retaj vejnoj, kun glata rando kaj rondigita apekso.

La floroj estas pendantaj, urnoformaj, palaj rozkoloraj, 4-6 longaj, produktitaj meze de printempo. La fruktoj estas helbluaj beroj kun 5-8 mm de diametro, kun blanka karno, manĝebla kaj dolĉa, kiam matura fine de somero.

Marĉa vakcinio multrilate similas al mirtelo. La beroj de marĉa vakcinio estas malpli kolektataj, ol tiuj de mirtelo; ili estas similaj en aspekto, sed la beroj de marĉa vakcinio havas malpli intensan, pli akvecan guston, kvankam ili estas manĝeblaj kaj estas uzeblaj por la samaj celoj: por produktado de marmelado, kaĉo, likvoro aŭ fruktovino.

La marĉa vakcinio estis uzata en la popola medicino por problemoj de lakso kaj urinveziko. En orienta Siberio la arbusto servas por tanado, kaj el la beroj oni produktas fortan brandon.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aŭtoroj distingas ilin, aliaj ne. La subspecioj estas:

  • Vaccinium uliginosum subsp. microphyllum Lange – Arkta planto
  • Vaccinium uliginosum subsp. occidentale (A.Gray) Hultén – Nord-Amerika planto
  • Vaccinium uliginosum subsp. uliginosum

Referencoj

[redakti | redakti fonton]