Marĉkoloniigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Marĉkoloniigado signifas la kultivigado de la regiono aŭ areo por setlado de homoj en marĉareoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum diversaj periodoj de la historio de la homaro marĉaj humidaj grundoj estas malfermitaj pro setlejoj kaj agrikulturo. En tiu celo la setlado dum la neolitiko aŭ la bronza epoko (palafito) povas esti ankaŭ nomata marĉkoloniigado kaj ankaŭ la senakvigado de la Forum Romanum fare de Cloaca Maxima en Romo− tie troviĝis antaŭe marĉo, enkiu multaj mortintoj estis entombigitaj. Same la legenda Lacus Curtius, terfendo, en kiu Marcus Curtius saltis obeante la oraklon kaj forturni malfeliĉon al Romo.

Ĝis la mezepoko marĉaj areoj ofte nur estis uzataj ĉe iliaj randoj. Ekde la mezo de la 18a jarcento komencis la tendencon al koloniigado de la ĝis tiam ne uzataj marĉoj ĉefe pro helpi la ŝtaton ricevi pli da enspezojn kaj sendependecon de aliaj ŝtatoj. La en la marĉoj nove setlitaj agrikultivistoj, ofte simplaj servistoj kaj servistinoj, kiuj pro la espero recevi propraĵon kaj liberigon de la impostoj kaj militservo, havis malfacilan sorton. La platdiĉa proverbo valoris en ĉiuj marĉaj regionoj: „Den Eersten sien Dod, den Tweeten sien Not, den Drütten sien Brod“ (por la unua morto, por la dua mizero kaj por la tria (generacio) pano).

Fehn-setlejo[redakti | redakti fonton]

kanalo en Großefehn

La Fehn-kulturo povas esti rigardata kiel formo de enlanda koloniigado, ĉar ĝi evoluigis ĝis tiam neloĝataj regionoj por relative intensa loĝado. Ĝi rilatas al Kanalkonstruado kaj detorfigado kaj evoluiĝis en Nederlando. Tie la plej maljuna kolonio estas Oude Pekela, kiu fondiĝis en la jaro 1599.[1] En Holando oni detorfigis malaltmarĉoj jam ekde la malfrua mezepoko ofte sen konsideri la minaco de inundoj. En la orientaj nederlandaj provincoj, Groningo, Drento kaj Overiselo oni komencis en la 16a jarcento detorfigi la pluvmarĉoj por gajni torfon. Unue oni fosis kanalojn kaj flankkanalojn.

haŭlita ŝipo antaŭ la Von-Velen-instalaĵo en Papenburg (Splitting dekstre)

„Ideala“ Fehn-sedlejo konsistis en Nederlando kaj Germanujo el unu aŭ pluraj en la marĉo fositaj kanaloj, kiuj estis ŝipeblaj, ĉe kiuj estis konstruitaj vicoj da simplaj domoj. La kanaloj servis unue por deakvigado de la marĉo, al la fortransporto de la torfo per haŭlitaj ŝipoj kaj altransporto de konstrumaterialoj, sterkaĵoj ktp. La domoj estis simplaj kaj unuecaj. La domoj aspektas kiel sur perla ŝnuro. La plej juna el tiuj setlejoj estas Hinrichsfehn, kiu nur jam fondiĝia post 1945. La plej multaj setlejoj kun la nomparto „Fehn“ estas en Orienta Frislando (iama distriktaro Aurich) kaj en la ĉelimaj regionoj kun la distriktoj Ammerland (Augustfehn, Friedrichsfehn, Petersfehn, Cloppenburg (Elisabethfehn, Kamperfehn, Kartzfehn), Emsland (Fehndorf, Wittefehn) kaj Oldenburg (Moslesfehn).

La vivkondiĉoj de la unaj setlantoj estia mizeraj. Kiel loĝejo servas primitivaj kabanoj el turfoj. La nutrado estis monotona. La vivnivelo pliboniĝis dum la jaroj.

Koloniigitaj marĉaj regionoj[redakti | redakti fonton]

En Germanujo en estis en multaj regionoj marĉkolonizado.

Teufelsmoor apud Bremeno[redakti | redakti fonton]

La iniciativo por la koloniigado de la Teufelsmoor (marĉo de la diablo) venis de la princlando Braunschweig-Lüneburg. 1751 Jürgen Christian Findorff estis komisiita okupiĝi pri la marca koloniigado. Li ricevis 1771la titolon „Moorkolonisator“ (marĉa kolonizatoro).

Unue li fosigis en la marco multajn kanalojn kaj fosaĵojn. Ili servis al la deakvigado kaj protektu kontraŭ inundoj. Per la kanaloj estiĝis bonan trafikreton. Pro manko de stratoj la unuaj setlantoj oni devas konstrui kaj flegi la akvejoj. El tiu tempo ankaŭ estas la Hamme-Oste-kanalo (1769–1790) kaj Oste-Schwinge-kanalo (ekde 1772).

En la jaroj inter 1750 kaj 1782 ekestis 36 vilaĝoj kun 722 bienoj kaj ĉ. 3000 loĝantoj kaj Findorff konstruigis lernejojn kaj preĝejojn. Al la marĉkolonioj apartenas:

Granda Marĉo apud Bremervörde[redakti | redakti fonton]

Ekde 1782 Findorff daŭrigis en la regiono de Bremervörde. En la iama Granda Marĉo.[2]

Granda Marĉo apud Gifhorn[redakti | redakti fonton]

En la Granda Marĉo apud Gifhorn je iniciativo de la princelekejo Braunschweig-Lüneburg fondiĝis la marĉa kolonio Neudorf-Platendorf 1796.

Emsland[redakti | redakti fonton]

Multaj setlejo datiĝas el la jaro 1788:

  1. Adorf, 1784 (komunumo Twist)
  2. Alte Picardie, 1647 (komunumo Osterwald)
  3. Altenberge (Haren), fondita je la 29a de aŭgusto 1810
  4. Breddenberg, 1788
  5. Fehndorf, 1912 fondita
  6. Gehlenberg, 1788 (komunumo Friesoythe)
  7. Heblermeer, 1788 (komunumo Twist)
  8. Hesepertwist, 1784 (komunumo Twist)
  9. Lindloh (Haren), 1788
  10. Neubörger, 1788
  11. Neulehe, 1788
  12. Neudersum, 1788 (komunumo Dersum)
  13. Neudörpen, 1788 (komunumo Dörpen)
  14. Neue Picardie, 1775 (komunumo Osterwald)
  15. Neurhede, 1788 (komunumo Rhede)
  16. Neusustrum, 1788 (komunumo Sustrum)
  17. Neuversen, 1788 (komunumo Meppen)
  18. Neuvrees, 1788 (komunumo Friesoythe)
  19. Papenburg, 1631
  20. Rühlertwist, 1788 (komunumo Twist)
  21. Rütenbrock, 1788
  22. Schwartenberg (Haren), 1788

Ammerland[redakti | redakti fonton]

  1. Augustfehn (komunumo Apen)
  2. Friedrichsfehn (komunumo Edewecht)
  3. Kleefeld (komunumo Edewecht)
  4. Süddorf (komunumo Edewecht)
  5. Hogenset (komunumo Edewecht)
  6. Husbäke (komunumo Edewecht)
  7. Jeddeloh II (komunumo Edewecht)
  8. Mosleshöhe (komunumo Edewecht)[3]
  9. Wittenriede (komunumo Edewecht)
  10. Petersfehn I (komunumo Bad Zwischenahn)
  11. Petersfehn II (komunumo Bad Zwischenahn)
  12. Karlshof (urbo Westerstede)

Cloppenburg[redakti | redakti fonton]

  1. Ahrensdorf
  2. Benthullen
  3. Edewechterdamm
  4. Elisabethfehn
  5. Glaßdorf[4]
  6. Heinfelde
  7. Hülsberg
  8. Kamperfehn
  9. Kartzfehn
  10. Ostland
  11. Overlahe

Oldenburg (distrikto)[redakti | redakti fonton]

  1. Harbern I (komunumo Wardenburg)
  2. Harbern II (komunumo Wardenburg)
  3. Moslesfehn (komunumo Wardenburg)[3]

Ostfriesland[redakti | redakti fonton]

En Orienta Frislando ekzistis jenaj kolonioj (indikitaj estis fondiĝdatoj kaj nomoj de la fondintoj):

  1. Bargerfehn 1772 (komunumo Uplengen)
  2. Beningafehn 1772: Familie Lantzius-Beninga (komunumo Hesel)
  3. Berumerfehn 1794 (komunumo Großheide)
  4. Boekzetelerfehn 1647 (komunumo Moormerland)
  5. Brückenfehn 1772 (komunumo Uplengen)
  6. Busboomsfehn 1772: familio Busboom (komunumo Jümme)
  7. Büschersfehn 1772: familio Büscher (komunumo Moormerland)
  8. Großefehn 1633 (komunumo)
  9. Hatzumerfehn (komunumo Jemgum, ne "Fehn-setlejo")
  10. Hinrichsfehn; post 1945: Jan Hinrichs (urbo Wiesmoor)
  11. Holterfehn 1820 (komunumo Ostrhauderfehn)
  12. Hüllenerfehn 1639 (komunumo Ihlow)
  13. Idafehn 1893: Großherzogin Ida von Oldenburg (komunumo Ostrhauderfehn)
  14. Ihlowerfehn 1780 (komunumo Ihlow)
  15. Jheringsfehn 1660: Sebastian Ihering (komunumo Moormerland)
  16. Klosterfehn 1876 (komunumo Rhauderfehn)
  17. Lammertsfehn 1772/1773: familia nomo Lammert(s) (komunumo Jümme)
  18. Lübbertsfehn 1637: Lübbert Cornelius (komunumo Ihlow)
  19. Lütjensfehn ? (komunumo Holtriem)
  20. Meinersfehn 1773: familia nomo Meiner(ts) (komunumo Uplengen)
  21. Mittegroßefehn (komunumo Großefehn)
  22. Neuefehn 1660 (Samtgem. Hesel)
  23. Neukamperfehn 1972: pro ŝanĝnomigado (komunumo Hesel)
  24. Nordgeorgsfehn 1829: Georg 4a de Hanovro (komunumo Uplengen)
  25. Oltmannsfehn 1813: Oltmann Leenderts (komunumo Uplengen)
  26. Ostgroßefehn (komunumo Großefehn)
  27. Ostrhauderfehn 1769 (komunumo)
  28. Priemelsfehn ĉ. 1895: Robert Priemel (komunumo Friedeburg)
  29. Rammsfehn 1929/1930: ŝtata sekretario Ramm (Stadt Wiesmoor)
  30. Rhauderfehn 1769 (komunumo)
  31. Spetzerfehn 1746 (komunumo Großefehn)
  32. Steenfelderfehn 1780/1790 (komunumo Westoverledingen)
  33. Stiekelkamperfehn 1660 (komunumo Hesel)
  34. Südgeorgsfehn 1829: Georg 4a de Hanovro (komunumo Uplengen)
  35. Veenhusen (komunumo Moormerland)
  36. Völlenerfehn 1649? (komunumo Westoverledingen)
  37. Völlenerkönigsfehn 1800 (komunumo Westoverledingen)
  38. Voßbarg 1787 (urbo Wiesmoor)
  39. Wagnersfehn 1771: J. G. Wagner (komunumo Esens)
  40. Warsingsfehn 1736: Dr. Gerhard Warsing (komunumo Moormerland)
  41. Westgroßefehn (komunumo Großefehn)
  42. Westrhauderfehn (komunumo Rhauderfehn)
  43. Wiesederfehn 1797 (urbo Wiesmoor)
  44. Wilhelmsfehn 1878/1879: imperiestro Wilhelm la 1a (urbo Wiesmoor)
  45. Zinskenfehn 1772: voknomo Zinske? (komunumo Uplengen)

Multaj lokaj nomoj estis forgesitaj pro la nomŝanĝoj:

  • Apennärsfehn (= Neufirrel, komunumo Uplengen)
  • Aurich-Oldendorfer Fehn (= norda parto de Ostgroßefehn, komunumo Großefehn)
  • Bietzerfehn (= Neufirrel, komunumo Uplengen)
  • Coldeborgerfehn (= Balkhaus, komunumo Jemgum)
  • Falkenfehn (verŝajne apud Falkenhütten, komunumo Ihlow)
  • Fiebings-Fehn (= Fiebing, komunumo Großefehn)
  • Jobusfehn (= Neuefehn, komunumo Hesel)
  • Hagerfehn (= sudokvidenta parto de Berumerfehn)
  • Hooksterfehn (= Jheringsfehn, komunumo Moormerland)
  • Horstenfehn (= Südermoor, komunumo Hesel)
  • Königsfehn (= Grävenburg, komunumo Westoverledingen)
  • Lehmhüttenfehn (= Hinrichsfehn, urbo Wiesmoor)
  • Louwermanns Vehn (= Beningafehn, komunumo Hesel)
  • Mitlingerfehn (= norda parto de Völlenerfehn, komunumo Westoverledingen)
  • Neues Timmeler Fehn (= Neuefehn, komunumo Hesel)
  • Norderfehn (= Berumerfehn, komunumo Großheide)
  • Ostersander Vehn (= Lübbertsfehn, komunumo Großefehn)
  • Poggenfehn (apud Müggenkrug, urbo/distrikto Wittmund)
  • Pottsvehn (= Hüllenerfehn, komunumo Ihlow)
  • Rauder-Oster-Fehn (komunumo Ostrhauderfehn)
  • Rauder-Wester-Fehn (= Westrhauderfehn, komunumo Rhauderfehn)
  • Rorichmohrmervehn (= Warsingsfehn, komunumo Moormerland)
  • Timmeler Großes Fehn (= Großefehn, komunumo Großefehn)
  • Westersander Vehn (= Hüllenerfehn)

Ŝlesvigo-Holstinio[redakti | redakti fonton]

La koloniigado de la „jutlandaj erikejoj“ estis en la unua duono de la 18a jarcento malgrandskale. La kvara provo komenciĝis 1759, sed ĝi malsukcesis radikale: de la planitaj 4.000 setlejoj nur 600 estiĝis, nur 500 restis daŭre.[5] La dana reĝo Friedrich 5a kaj sia kanceliero Johann Hartwig Ernst von Bernstorff provis altiri setlantojn el suda Germanujo. Oni promesis al la kolonizantoj domon kaj la unua ekipaĵo plus mono. La homoj el Palatinato, Badeno, Virtembergo kaj Heslando nek trovis domojn nek ekipaĵon kaj ankaŭ nek monon. Multaj tuj reiris malgraŭ la malpermeso. La aliaj baldaŭ rimarkis, ke ilia nova posedaĵoj estis tro malgranda por bone vivteni familion. La tiamaj lokoj nomiĝis la la reĝo Friedrichsholm kaj Friedrichsau aŭ laŭ sia filo (Prinzenmoor, Christiansholm), pate ankaŭ simple Neubörm, Westscheide aŭ simple „Kolonie“ kiel la hodiaŭa vilaĝparto de Handewitt.

Vid ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. van Berkel/K. Samplonius: Nederlandse Plaatsnamen, Utrecht 1995:180
  2. Freilichtmuseum „Jan vom Moor“
  3. 3,0 3,1 nomita laŭ la oldenburga ministro Johann Ludwig Mosle (* 2a de januaro 1794, † 24a de oktobro 1877), kiu 1844 varbis por la Hunte-Ems-Kanalo
  4. nomita laŭ la oldenburga landa ekonomia kosilisto Robert Johannes Glaß (6a de novembro 186723a de decembro 1944), kiu antaŭenigis la kolonigado fine de la 19a jarcento
  5. Heide- und Moorkolonisation in Schleswig-Holstein