Marŝmalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
marŝmalo
rostado de marŝmaloj
marŝmaloj turnitaj super fajro
vitro de marŝmalo-kremaĵo

Marŝmalo estas ŝaŭmsukeraĵo el sukero (ĉ. 75 %), ovoblanko, ĵeleo, aromoj kaj farbaĵoj. Origine la sukeraĵo estis farita el la radiko el la oficina alteo (Althaea officinalis). La nomo venas de la anglalingva nomo marshmallow (marĉa malvo) por la planto. Hodiaŭ oni uzas ofte la pli malmultekostan gelatenon kiel ĵeleo, sed ankaŭ marŝmaloj kun koŝera aŭ planta ĵeleo (agaragaro, karageno). Aĉeteblas ankaŭ produktoj entute sen gelateno (ekzemple:marŝmalo-flufo). En la germanlingvaj regionoj tiaj dolĉaĵoj havas la nomon MausespeckMäusespeck, kiu signifas ”musolardo”.

Farado de marŝmalo[redakti | redakti fonton]

Marŝmaloj estas tre ŝatataj en Usono, kie ili estas uzataj por ornami batatojn dum la dankotago. La dolĉaĵoj estas rostitaj sur kradrostilo. La origino de la usonaj marŝmaloj estas la franca Pâte de guimauve.

Histora evoluo[redakti | redakti fonton]

La oficina alteo estas kuracplanto, kiu estis uzata jam longtempe. La radikoj de la alteo eligas gluan substancon, kiu estas uzata en norda Eŭropo antaŭ la uzo de araba gumo kaj similaj gluaj substancoj. Kandigitaj pecoj de la altea radiko estis uzataj kontraŭ malvarmumo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tim Richardson: Sweets: a history of temptation. 2002.