Mar-andaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mar-andaj montarbaroj (Venezuelo)
DEC
Mar-andaj montarbaroj
Mar-andaj montarbaroj

La mar-andaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de norda Venezuelo. Ĝi kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "venezuel-marbordaj montarbaroj".

Tiu ekoregiono situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Montpaseo en komunumo Zamora
Nubarbaro.
Arbaroj en Nacia Parko Henri Pittier.

La montarbaroj konsistas el dek unu enklavoj kiuj troviĝas inter altitudoj de 600 kaj 2 675 metroj en la venezuela ĉemara montaro Maraj AndojCordillera de la Costa. La tropikaj humidaj arbaroj kovras areon de 14 300 kvadrataj kilometroj. La venezuelaj Maraj Andoj, kiuj estas fakte du paralelaj ĉenoj, iras orienten kaj okcidenten tra tuta pli norda Venezuelo, apartigante Orinoko-Basenon en la sudo de Kariba Maro en la nordo. La montaro konsistas el okcidentaj kaj orientaj sekcioj. Maraj Andoj estas nordorienta etendaĵo de Andoj, apartigita de Cordillera de Mérida en la sudokcidento per Jarakuj-Depresio. Tiuj arbarinsuloj estas ĉirkaŭitaj ĉe pli malaltaj altitudoj de la sekaj mar-andaj kserofitaroj, kaj estas apartigitaj kaj de la humidaj arbaroj de Andoj kaj de Amazonio per sekaj arbustaroj kaj per la vastaj Llanos-herbejoj de Orinoko-Baseno.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas hejmo al tri ĉefaj plantokomunumoj, ĉiamverdaj transirarbaroj, ĉiamverdaj montaraj nubarbaroj, kaj alt-montara kriplarbaro, kiu estas determinita per la altitudo kaj la malkovro.

La Ĉiamverdaj transirarbaroj ampleksas la altitudojn inter 600-900 metroj ĝis 1000 metroj. Ili restas super la pli sekaj pli malaltaj montaraj duondeciduaj arbaroj de la Mar-andaj kserofitaroj. La transirarbaroj havas fermitan kanopeon kiu konsistas el Trophis racemosa, Ficus macbridei, Tetragastris caracasanan, Zantoxilum ocumarense, Banara nitida, ktp. La giganta endemia arbo Gyranthera caribensis, kiuj povas atingi altecon ĝis 60 metrojn, konstituas malgrandajn elstarantajn arbarerojn kiuj plialtiĝas super la arbarokanopeo. La subarbaraĵo estas kunmetita de lignecaj arbedoj, filikoj, kaj grandaj herboj kiel Heliconia bihai, Heliconia revolutan, kaj Dieffenbachia seguine.

La Ĉiamverdaj montaraj nubarbaroj troviĝas je altitudoj inter 1000 ĝis 2000-2400 metroj, kaj estas la plej specioriĉa plantokomunumo en la ekoregiono. La arbaroj havas fermitan kanopeon kun altecoj inter 15 kaj 20 metroj. Arekacoj estas komunaj kaj en la arbopintaro kaj en la subarbaraĵo, kreskante kiel izolaj arboj aŭ en arbareroj, depende de la specio. La arbaroj subtenas densan subarbaraĵon de arbedoj, herboj, kaj filikoj, kaj la arboj estas girlandornamitaj kun abundaj epifitoj (filikoj, orkidacoj, bromeliacoj, erikoj kaj gesnerioj).

La Supraj montaraj kriplarbaroj kaj arbustaroj situas super 2000-2400 metroj. Ili konsistas el malaltaj muskokovritaj arbaroj de nanaj arboj, kaj entenas Clusia multiflora, Weinmannia sp., kaj Prumnopitys harmsiana, same kiel malfermajn savanojn superregatajn de Libanothamnus neriifolius.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Konservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Konservada stato de ekoregiono


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino, Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio, Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj Argentino, Brazilo, Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino, Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo, Bolivio, Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko, Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]