Bedano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mara TI)
Bedano
Blazono de Bedano
Blazono de Bedano
Blazono de Bedano
Bedano fotita el la trajno de Belinzono al Lugano
Bedano fotita el la trajno de Belinzono al Lugano
Bedano fotita el la trajno de Belinzono al Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Taverne
Koordinatoj  46° 3′ 7″ N 8° 55′ 25″ O / 46.05194 °N, 8.92361 °O / 46.05194; 8.92361 (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 7″ N 8° 55′ 25″ O / 46.05194 °N, 8.92361 °O / 46.05194; 8.92361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1471
Areo 1,87 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 6930
Komunumkodo 5148
Mapo de Bedano
Mapo de Bedano
Mapo de Bedano

Bedano estas komunumo de la komunumaro Taverne kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1471 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bedano situas nordokcicente de la urbo Lugano ĉe la okcidenta bordo de la rivero Vedeggio. La komunumo konsistas el la partoj Bedano, Chioso, Gerra kaj Mara.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,87 km², de kiuj 51,6% estas kovritaj de arbaro, 14,6% servas por agrikulturo kaj 29,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bedano limas en nordo al Torricella-Taverne, en oriento al Lamone, en sudo al Gravesano, kaj en okcidento al Alto Malcantone.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bedano pasas la malnova vojo de Ponte Tresa al la montopasejo Monte Ceneri, kiu estas paralela vojo al la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu pasas oriente de la rivero Vedeggio laŭlonge de la komunumlimo. Tra la komunuma teritorio pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A2, kies alveturejo Lugano-Nordo situas proksimume 2 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de buslinio de Torricella al Lugano de la loka busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La komunumo disponas ankaŭ pri industriaj reloj al la Gotardo-Fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bedano datiĝas el la jaro 793 kiel Vico Bedani.[3] Dum mezepoko Bedano apartenis al la jurisdikcio de la Monaĥejo Sank Ambrogio en Milano, dum la interezrajto apartenis al la episkopo de Como. Post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la 15-a jarcento, Bedano apartenis al la kamparo de Lugano.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]