Mara Taseva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mara Taseva naskiĝis la 13-an de septembro 1900 en familio de fervojisto, kiu loĝis en la kantondomo apud v. Nevski, oriente de Popovo, Bulgario. Ankoraŭ en sia infana aĝo ŝi ekspertis la mizeron kaj la batojn de la sorto. Peza estis la vivo en la multnombra familio Mara estis la plej aĝa inter sep infanoj kaj ŝi devis tre frue komenci labori por helpi la gepatrojn. Tial ŝi finis nur bazan lernejon kaj poste komencis labori ĉe la kudristino avino Stefana Genĉeva. Dum la vintro ŝi laboris en tabaktenejo. Apenaŭ 19-jara ŝi restis duonorfino - mortis ŝia patro kaj ŝiaj zorgoj pri la familio plimultiĝis. Mara estis edukita en progresemoj ideoj. Ŝia patro estis aktiva sindikata aganto --- kasisto de la sekcio de fervojistoj. Li ricevadis haj dissendadis socialisman literaturon. Pro partopreno en la striko de fervojistoj oni turmenfis lin kruele. En la jaroj post la Unua mondmilito eĉ Bulgario kaj en la tuta tnondo okazis eventoj, kiuj minacis la kapitalisman socion kaj samtempe montris al la popoloj la vojon al batalo por neniigo de tiu socio kaj por starigo de popola potenco. Tiuj eventoj efikis sur la junan Mara por naskiĝo de revoluciaj ideoj eĉ ŝia konscio. Ŝi partoprenis la preparon de la Septembra Ribelo. En 1926 ŝi loĝis en Varna kaj laboris en la teksfabriko „Car Boris". Ŝi aktive partoprenis la batalon por plialtigo de la laboristaj salajroj kaj vivkondiĉoj. Tie ŝi eniris en la vicojn de la novefondita Bulgara Laborista Partio.

En 1935 en la fabriko estis malkovrita nelegala partia grupo. Oni trovis en la loĝejo de Mara Taseva propagandajn afiŝojn kaj ŝi estis arestita. Dum la juĝesploro ŝi kondutis digne kaj kuraĝe kaj neniun denuncis. Foje eĉ la ĉelon de la arestitoj eniris agento kaj komencis bati Valjan Viĉuva. Mara tuj eksaltis kiel pikita, forpuŝis lin flanken kaj defendis sian pli junan amikinon per sia korpo, akceptante sur sin la batojn.

La verdikto de Mara estis malliberigo dum tri jaroj kaj aparte monpuno. En la malliberejo Mara estis elektita eĉ la estraro de la virina fako. Ŝi aktive partoprenis marksismajn rondojn kaj la aperigon de ĵurnalo „Rabotniĉeska Tribuna" (,,Laborista Tribuno").

Rada Todorova, kiu tiutempe ankaŭ estis en la malliberejo, rakontas kiel dum unu nokto Mara maltrikis sian puloveron kaj trikis alian puloveron por la kondamnita al morto Jordan Ljutibrodski - por ke li estu pura kaj bela ĉe la plenumo de la verdikto. Post tri jaroj Mara estis liberigita, sed en Varna ŝi ne povis plu trovi laboron - ĉiuj pordoj estis fermitaj por ŝi, tial ŝi revenis en Popovo ĉe sia familio, sed tie oni denove arestis ŝin pro la monpuno, kiun ŝi ne povis pagi, kaj sendis ŝin en la malliberejon de Ŝumen por ankoraŭ 6 monatoj. En 1938 ŝi denove estis libera, helpis sian patrinon, laboris po kelkaj monatoj diversloke - kiel flegistino en la privata malsanulejo de la kuracisto Belĉo Donĉev, en la fabriko por ceramikaĵoj k. a.

Tiutempe ŝi konatiĝis kun Marin Alabaŝev el v. Ŝvetlen, kiu havigis al ŝi lernolibron de Esperanto. Mara estis ravita de la lingvo, de ĝia facileco kaj taŭgeco, de la ideo pri paco kaj amikeco inter la popoloj. Ŝi komencis lerni Esperanton aŭtodidakte.

Tiutempe la partian organizaĵon en Popovo trafis peza frapo - la sekretario Petko Marinov estis mortigita kaj la organizaĵo stagnis. Tiam Mara iniciatis nelegalan kunvenon de komunistoj en aprilo 1939. La regiona estraro de BKP estis restarigita kaj Mara estis elektita kiel ĝia sekretario. En julio 1940 ŝi estis denove arestita kaj tutan semajnon kruele batita. La policanoj ricevis neniajn informojn de ŝi kaj denove liberigis ŝin pro manko de pruvoj. En majo 1942 la policanoj denove arestas dekojn da progresemaj junuloj. Mara ne sukcesis kaŝi sin kaj estis arestita kune kun aliaj 58 komunistoj. Ŝi estis la sola virino inter ili. En aŭgusto ŝi ekstaris antaŭ la militista tribunalo. La eldiron de la verdikto - morto per pendumo, ŝi renkontis kun fiere levita kapo. La 14-an de aŭgusto oni ekkondukis ŝin al la pendumilo. Mara sentime alpaŝis kaj mem metis la maŝon sur sian kolon kun la vortoj: „Mi mortas, sed miaj kamaradoj daűrigos la batalon, ili venĝos por mi kaj nia afero venkos..." Tiel en Bulgario en 1942 estis plenumita la unua mortkondamno kontraŭ virino, kontraŭ la esperantistino Mara Taseva. Postmorte nia popola ŝtato distingis ŝin per ordeno „Por popola libero". Ekde 1964 la domo, en kiu loĝis Mara, estas restaŭrita kaj transformita en muzeon.


el Bulgara Esperantisto, 1984/9


bulgaraj esperantistoj