Marabuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marabuoj
Marabuo ĉe Bestoĝardeno Brevard, Florido, Usono
Marabuo ĉe Bestoĝardeno Brevard, Florido, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Leptoptilos
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

MarabuojLeptoptilos estas genro de tre grandaj tropikaj birdoj de la familio de Cikoniedoj. Du specioj estas loĝantaj en suda Azio, kaj la Marabuo troviĝas en subsahara Afriko.

Tiuj estas grandaj birdoj, tipe 110–150 cm altaj kun enverguro de 210–250 cm. La tri specioj havax nigrajn supran korpon kaj flugilojn, kaj blankajn ventron kaj subvoston. LA kapo kaj kolo estas nudaj (senplumaj) kiel tiuj de vulturo. La granda beko estas longa kaj dika. Junuloj estas pli senkolora kaj pli bruneca versio de plenkreskulo.

La cikonioj de la genro Leptoptilos estas gregemaj koloniaj reproduktuloj en humidejoj, konstruas grandajn nestojn el bastonetoj en arboj. Ili manĝas ranojn, insektojn, junajn birdojn, lacertojn kaj rodulojn. Ili estas ofte kadavromanĝantoj, kaj la nudaj kapo kaj kolo estas adapto al tio, kiel ĉe la vulturoj kun kiuj ili ofte manĝas. Kunpluma kapo iĝus rapide malpura pro sango kaj aliaj substancoj kiam kapo de kadavromanĝanto estas ene de granda kadavraĵo, kaj senpluma kapo estas pli facile purigebla.

Plej cikonioj flugas havante kolon etende, sed la tri cikonioj de la genro Leptoptilos kuntiras saijn kolojn dumfluge kiel ĉe ardeo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Estas ampleksa registraro de fosilioj de tiu genro. L. titan, kiu estis ĉasata de prahistoriaj homoj, estis vere giganta, kaj L. falconeri eble estis unu el plej disvasatigataj cikonioj tutmonde dum la Plioceno:[1]

  • Leptoptilos falconer (Komenca al fina Plioceno de S Azio kaj Or Afriko)
  • Leptoptilos indicus (fina Plioceno de Siwalik, Barato) – iam Cryptociconia indica, eble same kiel L. falconeri (Louchart et al. 2005)
  • Leptoptilus patagonicus (Puerto Madryn, fina Mioceno de Duoninsulo Valdés, Argentino)
  • Leptoptilos pliocenicus (Komenca Plioceno de Odeso, Ukraino kaj Urugus, Etiopio al fina Plioceno de Koro Toro, Ĉado, kaj Olduvai, Tanzanio) – inkludas L. cf. falconeri, eble same kiel L. falconeri
  • Leptoptilos richae (Beglia, fina Mioceno de Bled ed Douarah, Tunizio, kaj Ŭadi Moghara, Egipto?)
  • Leptoptilos robustus (Pleistoceno, Flores, Indonezio)[2]
  • Leptoptilos titan (Notopuro, Meza/fina Pleistoceno de Vatualang, Javo)
  • Leptoptilos sp. (Ngororam fina Mioceno de distrikto Baringo, Kenjo: Louchart et al. 2005)

Leptoptilos siwalicensis el kuŝejoj de Ŝivalik (fina Mioceno? al komenca Plioceno) povus aparteni al tiu genro aŭ al proksime rilata (Louchart et al. 2005).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louchart, Antoine; Vignaud, Patrick; Likius, Andossa; Brunet, Michel & White, Tim D. (2005). “A large extinct marabou stork in African Pliocene hominid sites, and a review of the fossil species of Leptoptilos”, Acta Palaeontologica Polonica 50 (3), p. 549–563. 
  2. Meijer HJM & R A Due (2010). “A new species of giant marabou stork (Aves: Ciconiiformes) from the Pleistocene of Liang Bua, Flores (Indonesia)”, Zoological Journal of the Linnean Society 160, p. 707–724. doi:10.1111/j.1096-3642.2010.00616.x.