Maralik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maralik
Town of Maralik.JPG
Administrado
Poŝtkodo 2901 [+]
Demografio
Loĝantaro 5 398  (2011) [+]
Loĝdenso 1 350 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 43° 52′ O (mapo)40.57222222222243.866944444444Koordinatoj: 40° 34′ N, 43° 52′ O (mapo) [+]
Alto 1 720 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Maralik

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Maralik [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Maralik (armene: Մարալիկ ) estas urbo kaj urba komunumo en la provinco Ani, Ŝirako, nordokcidente de Armenio. La urbo havas preĝejon kiu estis konstruita en 1903 kaj Maralik havas multajn ĥaĉkarojn el la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Laŭ la censo de 2011, la loĝantaro de la urbo estas 5 398, malpli ol 5 782 raportitaj en la censo de 2001. Laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Maralik estas ĉirkaŭ 5.500.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Maralik laŭvorte signifas malmultajn cervojn en la armena lingvo. Laŭ loka tradicia legendo, ĉiujare dum la festo de Sankta Stefano, monta cervo volonte alproksimiĝis al la monaĥejo Sankta Stefano de la urbo por esti oferbuĉita. La vilaĝanoj kaptis la cervojn kaj oferis ilin honore al Sankta Stefano. Tamen iam ĉasisto mortigis la cervon per sia fusilo. Ekde tiam, ne plu estis viditaj cervoj en la areo.[2]

Maral kaj Maralik estas oftaj virinaj nomoj en la armena diasporo sed malofta en Armenio mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rubljovka historiaj konstruaĵoj en Maralik
La centra parko

Historie Maralik estis parto de la kantono Ŝirak de la praa provinco Ajrarato de Granda Armenio. Dum la regado de la arsakida dinastio (52-428 p.K.) kaj poste sub Sasanida Irano (428-651), la areo de Maralik estis regita fare de la Kamsarakana armena nobela familio.

Kun la araba konkero de Armenio en 654, la regiono estis koncedita al la bagratida dinastio, kiu fondis la Bagratidan Armenion poste en 885.  Sub la Bagratida regado, multaj religiaj kaj instruaj kompleksoj estis konstruitaj en la areo de nuntempa Maralik, laŭ surskriboj trovitaj inter la restaĵoj de mezepokaj armenaj preĝejoj kaj ĥaĉkaroj de la 9-a kaj 11-a jarcentoj. Post la falo de Armenio sub la Bizanca Imperio en 1045 kaj poste al la selĝukaj invadantoj en 1064, la tuta regiono Ŝirako eniris epokon de dormemo en ĉiuj aspektoj.[3]

Kun la starigo de la Zakarida Princlando de Armenio en 1201 sub la kartvela protektorato, la regiono de Ŝirak, eniris en novan periodon de kreskado kaj stabileco. Post kiam la mongoloj kaptis Anion en 1236, Zakarida Armenio fariĝis mongola protektorato kiel parto de la Ilĥanlando. Post la falo de la Ilĥanlando en la mezo de la 14-a jarcento, la zakaridaj princoj regis super Ŝirako ĝis 1360 kiam ili falis antaŭ la invadaj tjurklingvaj triboj.[4]

Antaŭ la lasta kvarono de la 14-a jarcento, la ak-kojunla sunaisma oghuz-tjurka tribo transprenis Armenion, inkluzive de Ŝirako. En 1400, Timuro invadis Armenion kaj Kartvelion, kaj kaptis pli ol 60 000 el la postvivintaj lokaj homoj kiel sklavoj. Multaj distriktoj inkluzive de Ŝirako estis senhomigitaj.  En 1410, Armenio falis sub la regado de la tribo kara-kojunla ŝijaisma oghuz-tjurka. Laŭ la armena historiisto Tomaso de Mecop, kvankam la kara-kojunloj postulis pezajn impostojn kontraŭ la armenoj, la fruaj jaroj de ilia regado estis relative pacaj.

En 1501, la plej multaj el la orientaj armenaj teritorioj inkluzive de Erevano kaj Ŝirako estis konkeritaj fare de la emerĝanta safavida dinastio de Irano. Sub la irana regado, la areon ĉirkaŭ nuntempa Maralik okupis vilaĝo konata kiel Molla Gökche ene de la Ĥanato de Erevano.

En junio 1804, la Rusa Imperio ekregis la regionon Ŝirako komence de la Rusa-Persa Milito de 1804–1813. La areo iĝis oficiale parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Gulistano subskribita la 1an de januaro 1813. 59 okcidentaj armenaj familioj (371 individuoj) de Basean, Muŝ kaj Karin kiuj estis transloĝigitaj en la areo, fondis armenan vilaĝon post sia alveno en 1828 , proksime al la setlejo Molla Gökche. En 1840, la vilaĝo fariĝis parto de la nove formita Aleksandropol Ujezd, kiu siavice fariĝis parto de la Erevana Gubernio poste en 1849. En 1903 estis konsekrita la Preĝejo Sankta Dipatrino, konstruita sur la fundamentoj de preĝejo de la 5-a jarcento.

Post la Unua mondmilito, la loĝloko estis inkludita ene de la limoj de la lastatempe fondita Armena Demokratia Respubliko, kiu ĝuis mallongan sendependecon de majo 1918 ĝis decembro 1920, kiam ĝi falis antaŭ la invada sovetia Ruĝa Armeo.

Sub la sovetia regado, la vilaĝo renomiĝis Kaputan en oktobro 1927. En 1931, ĝi fariĝis la centro de la nove formita Ani-rajono (konata kiel Aghin-raion ĝis 1961). La 26an de julio 1935, la vilaĝo Kaputan estis poste renomita Maralik. En 1962, Maralik ricevis la statuson de urbo.

Post la dissolvo de Sovetunio en 1991, Maralik fariĝis urba komunumo ene de la lastatempe formita provinco Ŝirako laŭ la administraj reformoj de 1995 de sendependa Armenio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maralik kaj ĉirkaŭaj montetoj

Maralik situas je la nordokcidenta piedo de la monto Aragaco ene de la Ŝirak-altebenaĵo, je alteco de 1.720 metroj super la marnivelo, je 24 km-distanco sude de la provinca centro Gjumri. La ĉefurbo Erevano troviĝas je ŝoseo 98 km sudoriente de Maralik.

Ĉirkaŭita de sekaj stepoj, Maralik havas humidan kontinentan klimaton , karakterizitan per mildaj kaj malvarmaj someroj kaj ekstreme malvarmaj kaj neĝaj vintroj. La meza jarpluvo estas 450 mm.

La vilaĝo Dzorakap formas la sudan limon de la urbo.

Maralik vidata el la vilaĝo Dzorakap

Demografio[redakti | redakti fonton]

La vasta plimulto de la loĝantaro en Maralik estas posteuloj de okcident-armenaj familioj, kiuj alvenis el Basean , Muŝ kaj Karin kaj fondis la setlejon en 1828.

Nuntempe la armenoj formas la plimulton de la loĝantaro, kun malgranda komunumo de denaskaj rusoj same kiel la jezida etnoreligia grupo.

Jen laloĝantara templinio de Maralik ekde 1831. [5]

Jaro 1828 1831 1897 1926 1939 1959 1980 2001 2011 2016
Loĝantaro 371 971 1.302 1,646 1.882 2,177 4.443 5.782 5,398 5.500

Etnaj armenoj en Maralik estas ĉefe anoj de la Armena Apostola Eklezio, sub la jurisdikcio de la Diocezo de Artik. La Preĝejo de la Sankta Dipatrino malfermiĝis en 1903, kaj la Preĝejo Surp Sarkis malfermiĝis en 2012, ili du estas la ĉefaj preĝejoj de Maralik. Anoj de la Armena Katolika Eklezio troviĝas ankaŭ en Maralik. Aliflanke, la rusoj de la urbo estas ĉefe spiritaj kristanoj konataj kiel molokanoj .

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Placo Soghomon Tehlirjan kun la kulturdomo fone

Maralik estas hejmo de multaj historiaj monumentoj. La arkeologia ejo ĉe la nordorienta najbareco de la urbo estas hejmo de ciklopea fortikaĵo kaj setlejo, ambaŭ devenantaj de la dua jarmilo a.K. La Preĝejo Sanktaj Paŭlo kaj Petro, kaj la Preĝejo Sankta Stefano (ambaŭ bone konservitaj de la 19-a jarcento), ankaŭ troviĝas en la urbo, dum la malfrua mezepoka kapelo de Ghuŝi situas 4,5 km sudoriente de Maralik.

La preĝejo de la Sankta Dipatrino (Ruĝa Monaĥejo) rekonstruita en 1903 surbaze de 5-a-jarcenta preĝejo, troviĝas ĉe la sudokcidento de Maralik. Multaj ĥaĉkaroj, ĉefe de la fruaj kaj malfruaj mezepokaj periodoj, troviĝas en la urbo.

Kultura domo, publika biblioteko, arta lernejo kaj muzika lernejo funkcias en Maralik ekde la sovetiaj tagoj. Bronza statuo de Soghomon Tehlirjan estis starigita la 22an de aprilo 2015 ĉe la centra placo de la urbo.

Maralik estas la hejmurbo de la fikcia figuro Petra Arkanian en la serio de Orson Scott Card La ludo de Ender.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Aŭtovojo M-1.

Maralik situas sur la aŭtovojo M-1 inter Gjumri kaj Erevano. La urbo ankaŭ estas ligita kun la proksimaj urboj kaj vilaĝoj per reto de regionaj vojoj.

La stacidomo Maralik situas ĉe la orienta najbareco de la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La forlasita kotonfabrikejo de Maralik

Maralik estis aktiva industria urbo dum la sovetia periodo. La nuntempe forlasita kotonŝpina fabriko de Maralik kutimis havi pli ol 2000 dungitojn en sia plej alta tempo dum la sovetiaj tagoj. La fabriko de lumigiloj kaj elektronikaĵoj, kiu havis ĉirkaŭ 600 dungitojn en 1962, ne funkcias tiel. La fabriko de konstrumaterialoj de la urbo ankaŭ ne aktivas.

Plej multaj loĝantoj en Maralik okupiĝas pri agrikulturo. La urbo estas ĉirkaŭita de fekundaj teroj kie la ĉefaj kultivaĵoj estas grajnoj.

La historia kvartalo Rubljovka situanta norde de Maralik estis ĵus renovigita por servi kiel turisma centro gastigante hotelon kaj restoracion.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Maralik estas hejmo de pluraj antaŭlernejaj infanĝardenoj, 2 publikaj edukaj lernejoj, kaj ankaŭ faklernejo, servanta la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭajn vilaĝojn.

Maralik produktis multajn eminentajn akademiulojn kaj sciencistojn de Armenio, inkluzive de kuracisto kaj profesoro Anuŝavan Kirakosjan (ekonomiko), kuracisto kaj profesoro Henrik Melikjan (historio), kuracisto Vladimir Darbinjan (filologio), kaj kuracisto Manvel Andikjan (matematiko),

Sporto[redakti | redakti fonton]

Piedpilka ludo en Maralik.

Maralik havas sportan lernejon administratan de la komunumo. La urbo estas servita per municipa futbala stadiono kun limigita kapacito por 1,000 sidlokoj.

Piedpilko estas la plej populara sporto en Maralik, kune kun ĵudo kaj karateo. La urbo produktis multajn ĵudajn kaj karateajn ĉampionojn de Sovetunio kaj sendependa Armenio, inkluzive Aleksan Avetisjan (eksprezidanto de la Armena Olimpika Komitato en 1994-1999), Hakob Sukiasjan, Hraĉ Nazarjan, Ĵura Simonjan, Armen Grigorjan, Ruben Ŝavojan kaj Alina Rubinjan.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2011 Armenia census, Shirak Province
  2. 2016 official estimate of the population in Armenia
  3. Pri la urba komunumo Maralik
  4. The Turco-Mongol Invasions. Rbedrosian.com. Alirita 2012-05-22.
  5. Vortaro de Armeniaj loĝlokoj (Հայաստանի հանրապետության բնակավայրերի բառարան), paĝo 131. Arkivita el la originalo je 2014-09-12. Alirita 18an de aprilo 2014.