Marat Izmajlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marat Izmajlov
Marat Izmailov Russia.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1982 (1982-09-21) (37-jara)
en Moskvo
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Moscow State Academy of Physical Culture
Profesio
Profesio futbalisto
Information icon.svg
vdr

Marat Izmajlov aŭ plennome Marat Naileviĉ Izmajlov (ruse Марат Наилевич Измайлов, tatare Марат Наил улы Измайлов) estas rusia futbalisto de etne volga tatara deveno. Li naskiĝis la 21-an de septembro 1982(nun 1982-09-21) en Moskvo, do nun estas 37-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Sporting Clube de Portugal — antaŭe li ĝis la jaro 2008 estis profesia futbalisto de la klubo Lokomotivo Moskvo. Krome Marat Izmailov ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la Futbala Mondpokalo 2002 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004.