Marazoleja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marazoleja
Iglesia de San Juan Evangelista, Marazoleja 01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40130 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 4° 20′ U (mapo)40.960833333333-4.3386111111111Koordinatoj: 40° 58′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 911 m [+]
Areo 26,36 km² (2 636 ha) [+]
Situo de Marazoleja
Situo de Marazoleja

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Marazoleja [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Marazoleja [marazoLEĥa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Marazoleja estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de Marazuela, apuda urbeto, sed nun malpli loĝata.

Marazoleja en la provinco Segovio.
Ermitejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 22 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Marazuela, Anaya, Sangarcía, Juarros de Riomoros, Marugán, Juarros de Riomoros kaj Abades.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La plej frua mencio de Marazoleja tiel estas de eklezia dokumento de la Katedrala Arkivo de Segovio, datita de la 1a de Junio 1247. Ekde sia fondo ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Segovia kaj al Sexmo de la Trinidad, eble reloĝata de "frankoj" (transpirineanoj).​

Dum la periodo inter 1970 kaj la 1a de Oktobro 1982 ĝi apartenis al la municipo Sangarcía; fakte la rura elmigrado de la junularo maljunigis la loĝantaron kaj kvaronigis ĝin ekde 1930.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj: plej parto de lokanoj estas emerituloj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]