Marbano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maraj bankostumoj en 1898.

Marbano konsistas en sinbanado, parte aŭ tute, en maro aŭ oceano, por profiti de la marondoj kaj de la proprecoj de mara akvo. Marbano povas esti luda, sed ankaŭ kuraca.

Prezentado

La modo de la marbanoj naskiĝis en Anglio en la 18-a jc : en 1753, la kuracisto Russel publikigis france Les effets des bains de mer sur les glandes (La efiko de la marbanoj al la glandoj). Konvinkita per tiu teorio, la princo de Kimrujo iris al Brighton en 1783 por apogi la malfermon de la unua banentrepreno en la historio. La furoro de la marbanoj kun kuraca celo atingis Francion en la 1820-aj jaroj, kie la urboj Dieppe kaj Boulogne-sur-Mer estis la unuaj, kiuj inaŭguris marbanajn instalaĵojn[1]. La virinoj, en sespeca bankostumo, ŝanĝis siajn vestojn en banbudoj starigitaj sur ĉaroj tirataj de ĉevaloj. Tiuj ĉaroj kondukis ilin rekte en la maron, de kiu ili malsupreniris per ŝtuparoj, helpataj de naĝgardantoj en unupeca bankostumo kaj gardataj de cenzuristoj.

Kun la disvolviĝo de la fervojaj kaj poste aŭtomobilaj transportoj, la modo de la marbanoj disvolviĝis poste fine de la 19-a jc. Tiu tendenco, plifortigata laŭlonge de la 20-a jc, aparte dank'al la kreado de la kunpagaj ferioj, instigis al la kreado de banurboj laŭ la bordo de atlantika oceano (Biarritz) kaj laŭ la Manika markolo (Le Touquet), kelkfoje je la loko de malnovaj fiŝkaptistaj vilaĝoj (Audresselles, Wissant).

Nun la marbanoj estas tre popularaj, kaj la kutimoj komence parizaj estas nun tiuj de multaj belgoj, britoj kaj germanoj.

Notoj kaj referencoj

  1. eldono de la servo por vivigi la arkitekturon kaj la heredaĵon de Boulogne-sur-mer, elŝutebla el http://www.ville-boulogne-sur-mer.fr/pages/patrimoine_touristique/animation_patrimoine/laissez_vous_conter_balneaire.pdf

Aneksaĵoj

Bibliografio