Marborda ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Everglades de Florido estas populara loko ĉe Atlantika marborda ebenaĵo.

Marborda ebenaĵo estas ebena, malalta tereno apuda al la marbordo. Kelkaj el la plej grandaj marbordaj ebenaĵoj estas en Alasko kaj la plej Suda Usono.[1] La Golfa Marborda Ebenaĵo de Nordameriko etendiĝas norden el la Golfo de Meksiko laŭlonge de la Malsupra Misisipo ĝis la rivero Ohio, kio estas distanco de ĉirkaŭ 1 579 km.

La marbordaj ebenaĵoj de Barato kuŝas je ambaŭ flankoj de la Duoninsula Altebenaĵo, laŭlonge de la okcidenta kaj orienta marbordoj de Barato. Ili etendiĝas dum ĉirkaŭ 6 150 km el la Ran de Kuĉ en okcidento ĝis Okcidenta Bengalo oriente. Ili estas klare dividitaj en la Okcidentaj Marbordaj Ebenaĵoj kaj la Orientaj Marbordaj Ebenaĵoj. Ambaŭ marbordaj ebenaĵoj kuniĝas en Kanĝakumari, en la plej suda pinto de la barata ĉeftero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. coastal plain. 1996-2015 National Geographic Society.. Arkivita el la originalo je 2013-02-11. Alirita 2020-06-24.