Marc Bavant
Marc Bavant | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1957 (64-jara) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto, inĝeniero kaj doktoro pri lingvoscienco. Esperantisto ekde 1980 (pedagogia Atesto pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto). Dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.
En 1980 li ricevis inĝenieran diplomon de École Nationale Supérieure des Mines de Paris kaj laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. En 2008 li finis la trijaran studumon de Interlingvistikaj studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. En 2014 li doktoriĝis pri ĝenerala lingvoscienco ĉe Universitato de Amsterdamo. Ekde 2015 li faras postdoktoran esploron ĉe École pratique des hautes études.
Li kreis la tutunuan TTT-ejon de Junulara Esperantista Franca Organizo en la 90-aj jaroj kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado, kaj poste pri Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Membro de la Akademio de Esperanto inter 2003 kaj 2012, korespondanto ekde 2014, kaj denove membro ekde 2016 por 9-jara oficperiodo.[1]
Verkaro[redakti | redakti fonton]
Ĉe KAVA-PECH (Ĉeĥio) aperis du liaj libroj:
La unuan verkon tre severe kritikis Paul Gubbins en Esperanto (gazeto) (7-8, 2003, p. 159), kvankam la eldonejo ĝin eldonis surbaze de tre favora rekomendo de franclingvanoj, inter aliaj de Claude Piron. Pli bone komprenis la verkon Boris Kolker, kiu faris jenan recenzon.
Aliaj verkoj kaj artikoloj liaj pri lingvoscienco kaj Esperantologio estas troveblaj pere de subaj ligiloj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Verkoj de Marc Bavant[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Doktoriga disertacio (franclingva) kaj ĝia Esperanta resumo
- Diversaj verkoj kaj artikoloj de Marc Bavant estas haveblaj en lia persona paĝo ĉe academia.edu
- Marc Bavant invitas al Poznan
- Intervjuo: Marc Bavant, instruisto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano 2016