Marc Forster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc Forster

Marc Forster (naskiĝis la 27-an de novembro 1969 in Illertissen apud Ulm) estas svisa filmreĝisoro. Kvankam li naskiĝis en Germanio kun germanaj gepatroj li estas konsiderata kiel sviso, ĉar li elkreskis en Davos, kantono Grizono, Svislando.

La unua filmo kiun li vidis en la kinejo, kiam li estis 12-jaraĝa, estis Apocalypse Now de Francis Ford Coppola. Li tiel entuziasmiĝis pri la filmo, ke li jam tiam sciis ke li volis fariĝi filmreĝisoro.

Je 20-jaraĝo li iris al Novjorko kaj studis je la filmlernejo de la Universitato de Novjorko.

En 1995 li transloĝiĝis al Holivudo kaj faris ekperimentan etbuĝetan filmon ($10.000), Loungers, per kiu li gajnis la Slamdance Audience premion. La unua filmo de Forster estis la psikologia dramo Everything Put Together, kiu estis kandidatiĝis por la Grand Jury Prize de la Sundance Film Festiva.

Per la dramafilmo Monster's Ball (2001) li finatingis publikan atenton kiel reĝisoro. Halle Berry gajnis la Oskaron por plej bona aktorino en ĉi tiu filmo. La filmo Finding Neverland el 2004 kandidatiĝis por kvin Oraj Globoj, kandidatiĝis por sep Oskaroj, inkluzive tiu por la plej bona filmo kaj plej bona aktoro (Johnny Depp). Nur la kandidatiĝo por plejbona sontrako (soundtrack) de Jan A.P. Kaczmarek ŝanĝiĝis en Oskaro.

Je mardo la 19-a de junio 2007 Foster kune kun Michael Wilson kaj Barbara Broccoli anoncis ke li reĝisoros la 22-an James Bondfilmon. La registrado de la filmo startos en decembro 2007. Kiel ĉefrolulo revenos Daniel Craig kiel James Bond.

Filmografio[redakti | redakti fonton]