Saltu al enhavo

Marc Ouellet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc Ouellet
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1944 (1944-06-08) (81-jaraĝa)
en La Motte, loĝloko de la administra regiono Abitibio-Temiskamingio (france Abitibi-Témiscamingue) de Kebekio
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato
Universitato Laval
Universitato de Montrealo
Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino
Major Seminary of Montreal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (2001–)
katolika sacerdoto (1968–)
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en RomoMontrealo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marc Ouellet estas kebekia, do franclingva kanada katolikisma kardinalo, membro de la Latina eklezio, la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. Li naskiĝis la 8-an de junio 1944 en La Motte, loĝloko de la administra regiono Abitibio-Temiskamingio (france Abitibi-Témiscamingue) de Kebekio, do nun estas 81-jaraĝa, kaj partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj.

Sian teologian edukon li ricevis en la pastra seminario de Montrealo, en la Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino, la universitato Laval, la universitato de Montrealo kaj en la Pontifika Gregoria Universitato. Katolika sacerdoto ekde 1968 kaj katolika episkopo ekde 2001, li estis levita al la kardinaleco fare de Johano Paŭlo la 2-a la 21-an de junio 2003. Li estas emerita prefekto de la dicasterium por episkopoj. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la renoma apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]