Marcel Duchamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marcel DUCHAMP)
Marcel Duchamp
Persona informo
Naskonomo Henri-Robert-Marcel Duchamp
Naskiĝo 28-an de julio 1887 (1887-07-28)
en Blainville-Crevon
Morto 2-an de oktobro 1968 (1968-10-02) (81-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Tombo Cimetière monumental de Rouen
Lingvoj franca
Loĝloko MunkenoNov-JorkoBonaeroRueno
Ŝtataneco FrancioUsono
Alma mater Académie Julian • Lycée Pierre-Corneille • École nationale des chartes
Familio
Patro Justin-Isidore Eugène Duchamp
Patrino Lucie Duchamp
Frat(in)oj Raymond Duchamp-Villon • Jacques Villon • Suzanne Duchamp
Edz(in)o Teeny Matisse • Lydie Sarazin-Levassor
Amkunulo Gabriële Buffet-Picabia • Maria Martins
Infano Yo Savy
Parencoj Émile Frédéric Nicolle
Okupo
Okupo aktoro • ŝakisto • pentristo • skulptistofotisto • poeto • bibliotekisto • dezajnisto • artisto • vidartisto • filmreĝisorofilozofo • konstrua desegnisto • gravuristo • assemblage artist
Verkoj Étant donnés
L.H.O.O.Q.
Nude Descending a Staircase, No. 2
vdr

Marcel DUCHAMP (naskiĝis la 28-an de julio 1887, mortis la 2-an de oktobro 1968) estis franca/usona artisto kies verko kaj ideoj konsiderinde influis la evoluojn de post-Dua Mondmilita okcidenta arto, kaj lia konsilo al modernaj kolektantoj helpis formi la artismojn de la Okcidenta arta mondo. Lia influo daŭris en la dudek unuan jarcenton.

Li estas la plej ofte asociata kun la movadoj de Dada kaj Superrealismo, tamen li apenaŭ partoprenis en la movado de Dada en Parizo post partopreni en la movado de Dada en Novjorko, kaj lia partopreno en la Superrealisma movado estis malantaŭ la scenoj.

Kelkaj mil libroj kaj artikoloj provas interpreti la verkon kaj filozofion de Duchamp, sed en intervjuoj kaj lia skribaĵo, li nur aldonis al la mistero. La interpretoj interesis lin kiel iliaj propraj kreadoj, kaj kiel respeguliĝoj de la interpretantoj.

"Fontano" estas "preta" skulptaĵo kreita de Marcel Duchamp en 1917; temas pri pisejo el blanka porcelano mezuranta 23,5 cm je 18 cm kaj alteco de 60 cm. Ĉi tiu verko, en la ĝenro de ŝoka arto, estas konsiderita unu el la plej kompleksaj verkoj en moderna arto, ĉar ĝi ŝajnas malhavi realan enhavon. Ĝi igas la spektanton demandi "Kio estas arto?" Aŭ "Kio meritas esti arto?".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]