Marcel Génermont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Génermont
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1891 (1891-04-13)
en Moulins
Morto 1-an de junio 1983 (1983-06-01) (92-jaraĝa)
en Rocles
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Patro Ernest Génermont
Patrino Marie Nicolas
Infano Robert Génermont
Okupo
Okupo arkitektoverkisto
vdr
Karikatura bildkarto de Génermont, el serio kun figuroj de la 10-a Universala Kongreso de Esperanto. Desegnaĵo de Jean-Robert.

Marcel GÉNERMONT (marsel' ĵenermon') estis franca arĥitekto kaj verkisto, kiu naskiĝis en Moulins, Francio, la 13-an de aprilo 1891 kaj mortis en Rocles, la 1-an de junio 1983.

Kiel studento, li okupiĝis pri Esperanto kaj kondukis karavanojn al Antverpeno (1911) kaj Krakovo (1912). Li cetere estis en la komitato de UEA en la 1920-aj jaroj.

Génermont diplomiĝis en 1920 ĉe la Nacia Alternejo de Belartoj. De 1924 li fariĝis arĥitekto de historiaj monumentoj kaj de 1941 ĝis la emeritiĝo en 1961 li estis arĥitekto de publikaj konstruaĵoj.

Li okupiĝis pri la historio kaj tradicioj de Burbonio, pri kiuj li fariĝis referenca aŭtoro. En 1957, il fondis Les Cahiers bourbonnais (La Burboniaj Kajeroj), trimonata gazeto kaj eldonejo. Li publikigis pli ol cent numerojn tra 26 jaroj, ĝis sia morto.