Marcel Lefebvre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Lefebvre en 1981

Marcelo Francisko Lefebvre (naskiĝinta en Tourcoing la 29-an de novembro 1905, mortinta en Martigny la 25-an de marto 1991) estis romkatolika ĉefepiskopo de Dakar kaj episkopo de la franca diocezo Tulle (departemento Corrèze).

En la 1970-a jaro li fondis la Sacerdotan Fration de Sankta Pio la 10-a. Tiu fratio subtenas la mesfaron laŭ la tradicio de la la trenta meso kaj klopodas kritikan vidpunkton pri la Dua Vatikana Koncilio kaj la maniero de ĝiaj interpretado kaj efektivigo far la Sankta Seĝo kaj aliaj.

Ordininte kontraŭ la papa volo kvar episkopojn en 1988, li kaj ili aŭtomate ekskomunikiĝis, kiel deklaris la beata papo Johano Paŭlo la 2-a. La ekskludo de la sakramentoj rilate al la kvar episkopoj (ne la dekreto mem) nuliĝis la 24-an de januaro 2009 far la prefekto de la kongregacio por la episkopoj, la kardinalo Johano Baptisto Re, komisie de papo Benedikto la 16-a. Tiu ago ne koncernis la jam mortintan Lefebvre.

Ligilo

Libroj

  • Michael Davies: Apologia pro Marcel Lefebvre, Dickinson, Teksaso 1979.
  • Marcin Karas, Integryzm Bractwa Kapłańskiego św. Piusa X. Historia i doktryna rzymskokatolickiego ruchu tradycjonalistycznego, wydawnictwo "Księgarnia Akademicka", Krakovo 2008.
  • Bernard Tissier de Mallerais, Marcel Lefebvre, une vie, Etampes 2002.
  • Reinhild Ahlers - Peter Krämer (Hg.): Das Bleibende im Wandel. Theologische Beiträge zum Schisma von Marcel Lefebvre. Bonifatius, Paderborn 1990. ISBN 3-87088-622-6