Marcel Merckens

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcel MERCKENS, franco. Nask. 1873, mortis la 19-an de majo 1911. Estis sekretario de la periodaĵo ,Lingvo Internacia', verkis kun Théophile Cart kaj Paul Berthelot la vortaron Vocabulaire Français-Esperanto (1903), elfrancigis La Vendetta de Honoré de Balzac. (UEA, 1927).

La gazeto Juna Esperantisto, n-ro 6/1911, p. 82, informas:


"Juna Esperantisto" kun doloro sciigas sian legantaron pri la tre bedaŭrinda morto de unu el siaj ĉefaj kunlaborantoj, S-ro M. Merckens, kiu, 37-jara, mortis en Parizo, dum la nokto inter la 19-20. de Majo lasta. Lia morto estas profunde kortuŝa: el sia loĝurbo Avon li venis Parizon por definitive presaranĝi sian verktradukaĵon "La Vendetta" (de Balzac), kaj tie lin subite atingis lia malnova pulmomalsano, kiu lin igis morti post du tagoj. Je lia enterigo,la 21-an de Majo, S-ro Th. Cart eldiris emocian paroladon, memorante pri la servoj faritaj al Esperanto de la amata, neforgesebla amiko. Nian plej sinceran kondolencon al lia familio! La Red.