Marcelijus Martinaitis
Marcelijus Martinaitis | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1936 en komunumo Raseiniai |
Morto | 5-an de aprilo 2013 (77-jaraĝa) en Vilno |
Tombo | tombejo Antakalnis ![]() |
Lingvoj | litova |
Ŝtataneco | Soveta Unio Litovio ![]() |
Alma mater | Universitato Vilno ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto universitata instruisto poeto ĵurnalisto ![]() |
Marcelijus Martinaitis - n. la 1-an de aprilo 1936 en komunumo Raseiniai, m. en la aĝo de 77 jaroj la 5-an de aprilo 2013 en Vilno - estis litova kaj litovlingva poeto, eseisto kaj tradukisto. Liaj poemoj konsideriĝas klasikaĵoj de la litova kulturo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marcelijus Martinaitis naskiĝis en kamparana familio en vilaĝeto Paserbentys, nun likvidita, en la kampara komunumo Raseiniai. Lia pli juna frato Algirdas Martinaitis (1950-) estas komponisto. Post la mezlernejo , li studis en la Politeknika instituto de Kaŭno, la nuna Kaŭna Teknologia Universitato. Post la diplomiĝo en 1956, li laboris kiel komunika laboristo, poste kiel redaktisto en la gazeto Stalinietis en Raseiniai. Martinaitis diplomiĝis ĉe la fako de Historio kaj Filologio de la Vilna Universitato en 1964. Poste li laboris plejparte ĉe diversaj revuoj (interalie en Jaunimo gretos, "Junulaj rangoj", kaj Komjaunimo tiesa, organo de la litova branĉo de la oficiala sovetunia junulara amasorganizaĵo Komsomolo). En 1980, li komencis instrui litovan literaturon en la Vilna Universitato.[1]
Martinaitis estis aktiva membro de la sendependisma Sąjūdis. Li estis elektita al la Supera Soveto de la Litova SSR en 1989. Poste, li estis komitatano de la Litova Nacia Premio por Kulturo kaj Arto.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Martinaitis komencis publikigi sian poezion en 1955, kaj lia unua poeziolibro Balandžio sniegas ("aprila neĝo") estis publikigita en 1962. Fruaj verkoj estis plejparte skribitaj en la stilo de socia realismo sed kun la publikigo de Saulės grąža ("Reveno de la suno") en 1969 Martinaitis komencis evoluigi sian propran stilon. Ĝi estis kombinaĵo de la moderna kaj arkaika poezistiloj, Martinaitis atentis pri la malaperantaj agrikulturaj tradicioj kaj la paliĝanta arkaika mondkoncepto. Unu el la plej famaj verkoj estis baladselektado Kukučio baladės ("Kukolaj baladoj") kie Martinaitis utiligis karakteron de klaŭno kiu uzante sian groteskan, ironian parolmanieron rivelas malpermesitajn verojn. Pro lia verkaĵo Toli nuo rugių ('Malproksime de Sekalo', 1982) Martinaitis estis honorigata per la Ŝtata Premio de Litova SSR. Poste, post la litova sendependiĝo, li verkis ĉefe eseojn, memuarojn kaj publikigis siajn taglibrojn (Prilenktas prie savo gyvenimo, "Fiksita pri sia vivo", 1998; Mes gyvenome, "Ni vivis", 2009).[1]
Li ankaŭ verkis plurajn pupteatraĵojn (Pelenų antelė, "Cindra antilopo", en 1971, Avinėlio teismas, "La juĝo de la ŝafido", en 1976, Žemės duktė, "Filino de la tero", en 1981), redaktis kaj publikigis antologion de Paulius Širvys (Ir nusinešė saulę miškai, "Kaj forprenis la sunon la arbaroj", 1984). Martinaitis tradukis poezion de Marina Cvetajeva, Juan Ramón Jiménez, José Martí, Pablo Neruda, Tomas Tranströmer, inter aliaj.[1] Kune kun kinoreĝisoro Gytis Lukšas, li skribis la scenaron por la kineja filmo Hieraŭ kaj Eterne ("Vakar ir visados").