Marcelino Oreja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelino Oreja
Persona informo
Marcelino Oreja Aguirre
Naskiĝo 13-an de februaro 1935 (1935-02-13) (89-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Madrido vd
Partio Popola PartioUnión de Centro Democrático • National Movement vd
Subskribo Marcelino Oreja
Familio
Patro Marcelino Oreja Elósegui vd
Patrino Purificación Aguirre Isasi vd
Infanoj Marcelino Oreja Arburúa vd
Parencoj Jaime Mayor Oreja • Carlos Mayor Oreja • Ricardo Oreja • Benigno Oreja Elósegui vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatojuristoadvokato vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcelino OREJA AGUIRRE, naskiĝinta la 13-an de februaro 1935 en Madrido, estas hispana politikisto. Li estis plurfoje ministro kaj komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono.

Li apartenas al familio devenanta el la vaska karlismo. Lia nevo Jaime Mayor Oreja estas ankaŭ konservativa politikisto.

Li laboris en la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj ankoraŭ dum la diktaturo de Francisco Franco. Li poste evoluis al kristandemokrataj sintenoj, kaj estis unu el la fondintoj de la partio Unión de Centro Democrático. Li estis senatano post la reveno de la demokratio, kaj estis ministro de 1976 al 1980 en la unua registaro de Adolfo Suárez.

Li poste estis deputito en la listoj de la Popola Partio.

Li estis Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de Eŭropo en 1984.

En 1989 li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento kaj kunlaboris en la redaktado de la unuaj malnetoj de la Eŭropa Konstitucio en 1993.

Oreja estis komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn de rilatoj kun la Eŭropa Parlamento, Instruado, informsocio, edukado kaj kulturo. Post la demisio de la komisiono Santer, lia samlandano Manuel Marín provizore gvidis la komisiajn laborojn ĝis elekto de nova Eŭropa Komisiono Prodi. Jam dum la antaŭa tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li ekde aprilo 1994 respondecis pri la fako transporto, energio kaj Eŭratom.

Li estas nun retirita el la unuaj linioj de la politiko.