Marcello Mastroianni
Marcello Mastroianni | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Marcello Mastroianni | |||||
Naskiĝo | 28-an de septembro 1924 en Fontana Liri | ||||
Morto | 19-an de decembro 1996 (72-jara) en 6-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | pankreata karcinomo [#] | ||||
Tombo | Campo Verano [#] | ||||
Lingvoj | itala [#] | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio [#] | ||||
Alma mater | Sapienza Universitato de Romo [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Otteno Mastroianni [#] | ||||
Gefratoj | Ruggero Mastroianni [#] | ||||
Edz(in)o | Flora Carabella [#] | ||||
Amkunulo | Catherine Deneuve • Faye Dunaway • Anna Maria Tatò • Anouk Aimée • Ursula Andress • Claudia Cardinale • Lauren Hutton [#] | ||||
Infanoj | Chiara Mastroianni • Barbara Mastroianni [#] | ||||
Parencoj | Federica Mastroianni [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1938–1996 [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marcello Vincenzo Domenico MASTROIANNI ([marĉello mastrojanni] ; naskiĝis la 28-an de septembro 1924 en Fontana Liri, mortis la 19-an de decembro 1996 en Parizo) estis itala aktoro.
Li studis arkitekturon kaj ekonomion, sed ŝanĝis sian fakon al aktorado, kiam la reĝisoro Luchino Visconti malkovris lian talenton en studenta teatroprezentado. Post la studado li ricevis interesajn rolojn en teatraĵoj kaj en la jaro 1947 li havis sian filmdebuton en I miserabili (laŭ Les misérables de Victor Hugo).
Famon li akiris en la jaro 1952: per ĉefrolo en la filmo Le ragazze di Piazza di Spagna. Dum sia kariero li laboris kun renomaj reĝisoroj (ekz. Federico Fellini, Vittorio de Sica kaj Michelangelo Antonioni) kaj fariĝis unu el la plej famaj italaj aktoroj siatempaj.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
- I miserabili (Italio, 1947)
- Una domenico d'agosto (Italio, 1950)
- Le ragazze di Piazza di Spagna (Italio, 1952)
- Le notti bianche (Italio, 1957)
- La dolce vita (Italio/Francio, 1959)
- Il bell'Antonio (Italio/Francio, 1960)
- La notte (Italio/Francio, 1961)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- L'assassino (Italio/Francio, 1961)
- Divorzio all'italiana (Italio, 1962)
- Otto e mezzo (Italio/Francio, 1963)
- Matrimonio all'italiana (Italio, 1965)
- Roma (Italio, 1971)
- La grande bouffe (Francio/Italio, 1973)
- Allonsanfan (Italio, 1974)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- La città delle donne (Italio, 1979)
- Maccheroni (Italio, 1985)
- Oci ciornie (Italio, 1987)
- Splendor (Italio/Francio, 1989)