Marciano (Bizanca imperiestro)
| Μαρκιανός | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Marciano (392-457) Orientromia Imperiestro
| |||||
| Persona informo | |||||
| Μαρκιανός | |||||
| Naskiĝo | 392 en Trakio aŭ Ilirio, Turkio | ||||
| Morto | 27-a de januaro 457 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | malsano | ||||
| Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Teodozia dinastio vd | ||||
| Edz(in)o | Pulcheria (en) | ||||
| Infanoj | Marcia Euphemia (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marciano estis Romia imperiestro en Konstantinopolo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li fariĝis soldato; dum sia juna vivo li estis malriĉa, kaj oni diras, ke li alvenis al Konstantinopolo kun nur ducent oraj pecoj, kiujn li pruntprenis. Li servis en la armeo sub Ardaburio la Alano kaj lia filo Aspar; li distingiĝis en la militoj kontraŭ la Persoj kaj la Hunoj. Aspar estis ia speco de reĝfaristo, kaj ĉefgeneralo por la Oriento (magister militum per orientem), ankaŭ dum kelka tempo la plej potenca homo en Konstantinopolo. Sed ĉar li estis fremdulo kaj ariano, li ne povis esti imperiestro mem. Anstataŭe li metis sinsekvon de siaj favoratoj sur la tronon. Unu el ĉi tiuj estis Marciano. En Konstantinopolo, Marciano fariĝis senatano kaj estis konata kaj populara persono. Li estis vidvo; lia filino el la unua edzeco, Marcia Eŭfemia, poste edziniĝis al Flavio Antemio, imperiestro en la Okcidento (467-472). Li estis ĉirkaŭ sesdekjara kiam Teodozio la 2-a mortis (450).
Teodozio la 2-a (408-450) sukcedis sian patron, Arkadion (395-408), ankoraŭ juna infano. Dum la plej granda parto de sia regado lia pli aĝa fratino Pulkeria administris la registaron. Jam dum la regado de Teodozio, Pulkeria estis "Aŭgusta". Kune kun ŝiaj du fratinoj, Arkadia kaj Marina, ŝi faris publikan ĵuron je celibato. Kiam ŝia frato mortis, ĉiu malfacilaĵo pri la sinsekvo finiĝis per la unuanima elekto de ŝi (kiu longe vere gvidis la ŝtaton) kiel imperiestrino. Tiel komenciĝis la regado de Pulkeria. Dezirante plifortigi sian pozicion (tiu estis la unua kazo de virino sukcesinta sur la romia trono), ŝi tuj faris nominalan edziniĝon kun Marciano. Li ŝajnas esti la plej bona persono, kiun ŝi povus esti elektinta; la amikeco de Aspar kaj lia propra reputacio longe indikis lin por iu alta pozicio. Oni diras, ke Teodozio sur sia mortlito diris al li: "Estis rivelita al mi, ke vi sukcedos min." Marciano estis kronita de la patriarko la 25-an de aŭgusto 450. Tio esis la unua ekzemplo de la religia ceremonio de kronado, imitita poste en la Okcidento, kaj kiu havus longatingajn sinsekvojn. La unua ago de la nova regado estis la proceso kaj ekzekuto de Krizafio, eŭnuko kaj kortega favorato longe nepopulara, kiu kaŭzis hontigan pardonpeton kaj la pagon de granda monpuno fare de Teodozio pro malsukcesa konspiracio pri murdado de Atilo. Marciano apartenis al la partio de la reformo, kies fondinto, sub Teodozio, estis Antemio. Tuj kiam Marciano fariĝis imperiestro, li komencis politikon de modereco, precipe rilate al imposto-pagpostulo, kiu igis lian regadon prospera kaj lin mem populara, kvankam li faris malmulte per armilaj fortoj por subpremi la ĉiam entrudiĝantajn hunojn kaj aliajn malamikojn de Romo.

Li reduktis la elspezojn de la trezorejo kaj kortego, kaj forigis la glebon[1], aŭ follis, subpreman imposton sur la posedaĵoj, kiu estis aparte abomena por la superaj klasoj. Estis severa sistemo, per kiu ĉiu senatano povus esti devigita akcepti la nebonvenan honoron de la pretoreco. Kiel pretoro, li devis loĝi en Konstantinopolo dum sia mandatotempo, kaj elspezi grandajn sumojn en la preparado de ludoj kaj spektakloj. Ĉi tio estis aparte malfacila por la senatanoj, kiuj loĝis en la provincoj, kiuj tial devis veni al la ĉefurbo kaj loĝi tie dum monatoj kun ruinigaj kostoj. Marciano modifis ĉi tiun leĝon por senimpostigi homojn loĝantajn for de la urbo, kaj li ordonis al la konsuloj plenumi sian parton kun la elspezoj. Li reformis la mararmeon sur pli ekonomia bazo. Tiutempe okazis oftaj tertremoj, per kiuj tutaj urboj estis detruitaj. En ĉi tiuj kazoj, Marciano kaj Pulkeria venis helpi la suferantojn malavare per provizoj el la imperia trezorejo.
Marciano havis konsciencan ideon pri la respondecoj de sia ofico. En la dua artikolo de sia kodo, li difinas sian vidpunkton pri la devo de imperiestro: "Estas nia tasko zorgi pri la bonstato de la homaro." Kaj li konsciis pri la aflikto kaŭzita de la troa impostado kaj ĝenerala misadministrado de siaj antaŭuloj. La unua artikolo anoncis, ke plendantoj helposerĉis de la Registaro el ĉiuj flankoj, kaj estis "senfinaj amasoj da petantoj"; tio estis pro la manko de "integreco kaj severeco" ĉe la juĝistoj. La leĝoj de Marciano estas bonintencaj kaj bonsukcesaj provoj pri la traktado de ĉi tiuj malfacilaĵoj. Tre populara rimedo estis lia rifuzo pagi al Atilo la tributon, regule pagatan de Teodozio la 2-a. Ĉi tiu rifuzo kaj ŝparis grandan elspezon kaj restarigis la dignon de la imperio, kiu estis degradita per tiel granda hontigo. Ĉar la Hunoj ĵus estis komencinta sian kverelon kun la Frankoj, ili ne povis permesi al si ekmiliti kontraŭ la imperio. Sendube Marciano sciis tion, kiam li defiis ilin.
Sed la ĉefa evento de ĉi tiu regado estis la komenco de la granda Monofizita kverelo kaj la 4-a Koncilio de Kalcedono. Marciano estis okulfrape pia kaj ortodoksa. Tuj kiam li estis kronita, li skribis tre amikan kaj respekteman leteron al Papo Leono la 1-a (440-461), kiun li nomas la gardanto de la Fido, petante liajn preĝojn, kaj deklarante sin anksia por subteni la koncilion proponitan de la papo por solvi la demandon levitan de Eŭtiko, Dioskoro, kaj iliaj amikoj. La 22-an de novembro 450, li skribis denove sammaniere, kaj parolis pri la plezuro, kun kiu li bonvenigis la legatojn de la papo. Li esperis, ke Leono povus persone veni al la koncilio; alie, li, Marciano, kunvokos ĝin al iu oportuna loko; li difinus la Kredon laŭ la letero de Leono al Flaviano de Konstantinopolo. Pulkeria ankaŭ skribis; ŝi ankaŭ diris, ke la koncilio estos kunvokita per la aŭtoritato de la papo. Leono jam estis petinta al Teodozio la 2-a kunvoki la koncilion; Marciano klare nur intencis plenumi ĉi tiun komisionon kiel posteulo de Teodozio. Dume Dioskoro kaj lia partio sciis bone, ke Marciano ne estus ilia amiko. Ili provis kaj malsukcesis malhelpi lian rekonon en Egiptujo; la provo nur plimalbonigis ilian sitacion ĉe la Registaro.
La Orienta Eklezio estis ĝenata de la instruado de Eŭtiko tuj post la Koncilio de Efezo (431) kaj la Nestoriaj problemoj. En 448 Eŭzebio de Dorileo akuzis Eŭtikon kaj lian formulon "unu naturo post la unio" (meta ten enosin mia phusis) en Konstantinopolo. Dioskoro de Aleksandrio prenis la aferon de Eŭtiko, kaj kondamnis la Dufizikismon ĉe la 2-a Koncilio de la Rabistoj (Latrocinium Ephesinum) en Efezo en 449. Papo Leono esperis, ke tempo restarigos pacon sen alia ĝenerala koncilio (laŭ liaj leteroj al Marciano, lxxviii, al Pulkeria, lxxix, kaj al la Patriarko Anatolio de Konstantinopolo, lxxx). Sed dume Marciano, agante laŭ la antaŭa propono de Leono, kunvokis koncilion la 17-an de majo 451, per leteroj adresitaj al ĉiuj metropolitoj de la imperio. Estas klare, ke li agis laŭ miskompreno, kaj ankoraŭ li ne estis ricevinta la pli postan leteron de la papo (Hefele-Leclercq, II, 639). Leono tiam akceptis la okazintaĵon, kaj nomumis kiel siajn legatojn Paskasinuson, episkopon de Lilibaeum en Sicilio, kaj patron Bonifacio. La koncilio devis kunveni en Niceo; multaj episkopoj jam estis alveninta tie en la somero de 451, kiam la imperiestro skribis por diri ke ili atendu lin ĝis li povus aliĝi al ili (laŭ lia letero en Mansi, VI, 553). Li estis okupita ĉe la limo de la imperio aranĝante ĝian defendon kontraŭ la hunoj. La episkopoj skribis por plendi pri la prokrasto, kaj Marciano respondis al ilia letero dirante al ili iru al Kalcedono, fronte al la ĉefurbo aliflanke de la Bosporo (Mansi, V, 557); tiele li povis ĉeesti la koncilion sen forlasi Konstantinopolon.
La koncilio malfermiĝis en la preĝejo de Sankta Eŭfemio en Kalcedono la 8-an de oktobro 451, kaj daŭris ĝis la 1-a de novembro. Ĉirkaŭ 600 episkopoj ĉeestis. La imperiaj komisaroj ĉeestis kaj reguligis la eksterajn aferojn ĉe ĉiu kunsido. La papa legato, Paskasino, malfermis la koncilion. Marciano kaj Pulkeria ĉeestis la sesan kunsidon (25-an de oktobro). La imperiestro malfermis la procedojn tiun tagon per parolado en la latina lingvo (Mansi, VII, 129). Oni rimarkas, ke la latina, la oficiala lingvo de la imperio, estis uzata dum aparte solenaj okazoj. Lia parolado tiam estis ripetata en la greka. Ĉe tiu kunsido la dekreto de la koncilio estis legita. La 27-an de februaro 452, Marciano kune kun sia okcidenta kolego, Valentiniano la 3-a (423-455), promulgis leĝon aplikantan la dekreton kaj kanonregulojn de la koncilio kiel la leĝon de la imperio, kaj minacante pezajn punojn kontraŭ ĉiuj, kiuj kontestis ilin. Marciano sole ripetis la saman leĝon la 13-an de marto (Mansi, VII, 475-480). La fama dudek-oka kanonregulo (kiu donis al Konstantinopolo la duan rangon tuj post Romo) kaj la protesto de la papo kontraŭ ĝi kaŭzis plian korespondadon inter li, la imperiestro kaj imperiestrino, sed ne ĝenis iliajn bonajn rilatojn. La leĝoj de Marciano produktis homogenecon en Konstantinopolo kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la registaro, sed li ne povis apliki ilin tiel sukcese en Sirio kaj Egiptujo. La resto de lia regado estis perturbita de la revolucio en ĉi tiuj provincoj, kiu restis unu el la ĉefaj malfacilaĵoj de la registaro de liaj sukcedantoj dum du jarcentoj. Marciano faris neniun koncedon al la siriaj kaj egiptaj monofizitoj. Lia registaro efektivigis la detronigon de Dioskoro, kaj edikto de la 28-a de julio 452 insistis sub pezaj punoj pri la rekono de Proterio, la ortodoksa patriarko de Aleksandrio. Granda forto (2000 soldatoj) estis sendita al Egiptujo. Nur post la morto de Marciano, partio en Konstantinopolo sub Aspar kaj Anatolio komencis kompromisiĝi kun la herezuloj.
En la jaro 453 Atilo mortis. Oni diras, ke Marciano sonĝis, pri la momento de la morto de Atilo, ke li vidis la arkon de sia granda malamiko rompitan. La imperiestrino Pulkeria mortis en la sama jaro. Ŝi estas sanktigita kaj de katolikoj kaj de ortodoksuloj; ŝia festo estas la 10-an de septembro en ambaŭ kalendaroj. Marciano postvivis sian edzinon kvar jarojn. La fino de lia regado estis markita de la kreskantaj konfliktoj en Egiptujo. Lin sukcedis Leono la 1-a (457-474). Marciano estis, per edziĝo, la lasta imperiestro de la domo de Teodozio la 1-a. La ortodoksuloj ankaŭ lin kanonigis, kaj celebras lian feston (kun Pulkeria) la 17-an de februaro.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Flavio Stiliko (359-408)
- Vardan Mamikonjan (387-451)
- Krizafio (387-451)
- Genseriko (389-477)
- Vararanes la 5-a (397-438)
- Flavio Aspar (400-471)
- Teodozio la 2-a (401-450)
- Leono la 1-a la Traco (401-474)
- Atilo la Huno (406-453)
- Valentiniano la 3-a (419-455)
- Antemio (420-472)
- Jazdegerdo la 2-a (437-458)
- Marcia Eŭfemia (437-472)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Glebo aŭ terpeco.
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita surbaze de Catholic Answers

