Marcilla de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcilla de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34469
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 4° 24′ U (mapo)42.316666666667-4.4Koordinatoj: 42° 19′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 807 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Marcilla de Campos (Provinco Palencio)
Marcilla de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Marcilla de Campos
Marcilla de Campos
Situo de Marcilla de Campos
Marcilla de Campos (Hispanio)
Marcilla de Campos (Hispanio)
DEC
Marcilla de Campos
Marcilla de Campos
Situo de Marcilla de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marcilla de Campos [+]
vdr

Marcilla de Campos [marZIlja deKAMpos] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Marcilla estas komprenebla etimologie kiel aludo al iu Marko (iama loĝanto). Tiukadre aperas en la blazono figuro de romia gravulo. Similaj loknomoj estus Marcillo en Burgos, Marcelle en Lugo, Marcilla en Navarra, Marcelez en Orense ktp.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Laŭ la registra libro Becerro de Behetrías de 1352, Marcilla apartenis al la komunumo Hermandad de Monzón kaj loko propra de la monaĥejo de Huelgas de Burgos. Fine de la 16-a jarcento Marcilla estis ĉirkaŭ 589 loĝantoj. Meze de la 18-a jarcento, laŭ la registro Catastro de Ensenada, Marcilla plue apartenis al la abatino de la monaĥejo de Huelgas. En tiu epoko estis 110 lokanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, vinkeloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]