Marco Pannella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marco Pannella
Marco Pannella



Parlamentano de Italio

Parlamentano de Eŭropa Unio

Naskiĝo la 2-an de majo 1930(nun 1930-05-02)
en Italio Teramo
Morto la 19-an de majo 2016 (86‑jara)
en Italio Roma
Nacieco itala
Politika partio Transnacia Radikala Partio
Profesio ĵurnalisto
Information icon.svg
vdr

Marco Pannella, naskita Giacinto (Teramo, 2an de majo 1930 - Romo, 19an de majo 2016[1]) estis itala politikisto, kiu nomis sin radikala, socialisma, liberala, Eŭropa federisma, antiklerikala, antimilitarisma, neperforta kaj Gandhiana[2].

Lia nomo Marco ne aperis sur la oficialaj dokumentoj pro burokrata eraro. Giacinto nomo estas donita en honoro de lia patra praonklo, patro Giacinto Pannella, pastro kaj verkisto de liberala kristanismo.

Membro de la Liberala Juneco, Marco Pannella estis unu el la fondintoj en 1955 de la Radikala Partio de la Demokratoj kaj la Liberaluloj, la politika grupo de la maldekstraj liberaluloj foriĝintaj el la itala Liberala Partio, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la semajna gazeto, direktita de Mario Pannunzio, la Mondo;

Politikisto, ĵurnalisto, eseisto, fondinto kaj ĉiam pinta personeco de la Radikala Partio (ne nur itala, sed transnacia kaj transpartia), li estis obstina defendanto de tiuj fundamentaj homaj rajtoj: la rajto al la kulturo kaj al la scio por informita decido, la rajto de la homo ne esti forgesita de la socio, eĉ se en mallibero (Pannella konstante vizitadis karcerulojn predikante amnestion), eĉ se en sia mortolito (li daŭre agitadis por la rajto al la propra decido pri sia vivofino), eĉ se en la oceano de la malsato, de la milito, de la ŝtata perforto. Pannella kaj la radikala partio intense agis kontraŭ la malsato en la mondo, praktikis la Gandhian koncepton pri lukto pere de neperforto, aktivis kontraŭ la mortkondamno (“Neniu tuŝu Kainon”). Sennombraj estis liaj kampanjoj por la civilaj valoroj, puŝitaj ĝis preskaŭ morto pro manĝo-striko, sistemo kiu fariĝis modelo de la radikaluloj kaj specife de Esperanto Radikala Asocio. “La plej grava krimo estas resti senage”, li diris, tamen restante ĉiam for de la allogo de la povo. La postaj generacioj, eĉ se tute alipensaj ol li, multon lernis de lia persisto, senŝancelo, nekuracebla optimismo.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li ne estas edziĝinta. Lia kromedzino estis Mirella Parachini de 1974 ĝis lia morto. Li havis neniajn infanoj. Li estis sendiulo[3].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pannella kaj la radikaluloj interesiĝis ankaŭ pri la lingvo internacia Esperanto, kiun la Transnacia Radikala Partio adoptis kiel ilon por "bremsi la naciismojn kaj la diskriminaciojn" de la fortaj landoj sur la malfortaj, ankaŭ por defendi "la kulturan biodiversecon", kaj por helpi la dialogon kaj la komprenemon inter la popoloj. Por atingi tiujn ĉi celojn en 1987 oni fondis en Romo la asocion Era - Esperanto Radikala Asocio, kiu estas parto de Transnacia Radikala Partio.

Al Esperanto li apudis, partoprenante kaj parolante en la inaŭguro de la Itala Esperanto-Kongreso en 1990 en Padovo, kongreso komplete disradiata de la Radikala Radio, kiu ofte kaj intense sin dediĉis al Esperanto per kursoj, intervjuoj, raportoj. En la emblemo mem de la partio estas multaj ecoj per kiuj ĝi sin kvalifikas: la lasta estas “esperantista”; ununura partio kiu deklaras, samrange inter la aliaj civilaj valoroj, la rajton al komuna lingvo por interkompreniĝi, sin koni kaj aprezi reciproke. Ne estas aŭdaco similigi Pannella al Zamenhof. Emma Bonino, eksa eŭropa ministrino kaj “morala filino” de Marco Pannella, deklaris, dum ege aŭskultata televida dissendo “ni estas ĉiuj esperantistoj.” Ŝia estis la instigo kaj kunhelpo en la eldono de la trilingva (itala, angla, esperanta) verko “La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado”, redaktita de la Nobel-laŭreato Reinhard Selten, kun ege ampleksa raporto pri la utilo de la lerneja Esperanto-instruado.

La rilatado de Pannella kun Esperanto kulminis en 2003/04, kiam la radikaluloj havis rimarkindan delegacion en la EU-Parlamento. Al ili esperantistoj ŝuldas la unuan efektivan diskuton pri Esperanto en la EU-Parlamento, kun voĉdonoj preskaŭ en egaleco, tiel ke la rezulto estis nea sed ne negativa[2].

Ĉiuj esperantistoj, ĉiuflankaj, ĉiutendencaj, ĉiuideologiaj omaĝas lian memoron kiel de “samideano”[4].

Funebro[redakti | redakti fonton]

Pannella mortis je la 14a horo de la 19a de majo 2016 je la aĝo de 86 jaroj ĉe la kuracdomo Nostra Signora della Mercede en Romo kien li estis portita la antaŭan tagon pro la malplibonigo de sia sankondiĉo. Radio Radicale anoncis lian morton per la Requiem de Mozart.

La funebran kapelon de Pannella oni pretigis en la salono Aldo Moro de la Ĉambro de la deputitoj la 20-an de majo; la 21-an okazis la lajkaj funebraĵoj en piazza Navona. La entombigo estos en Teramo en la familia tombejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Il voto radicale. Risposte di Elio Vittorini, Marco Pannella, Luca Boneschi, Roma, s. n., 1963.
  • Le sbarre del Concordato, kun Pasquale Bandiera kaj Giorgio Spini, Genova, Lanterna, 1973.
  • Pannella su Marco Pannella, Roma, Magma, 1977.
  • Io, Marco Pannella al Parlamento. Interventi parlamentari contro il potere, i partiti di regime, la stampa di regime, la Rai-TV, il parlamento, la chiesa, l'aborto clandestino, la magistratura, la polizia, i carabinieri, le carceri, l'esercito, Napoli, Ceci, 1979.
  • Dai diritti civili alla fame nel mondo, Roma, Quaderni radicali, 1981.
  • Scritti e discorsi. 1959-1980, Milano, Gammalibri, 1982.
  • Come nasce un partito. Marco Pannella lettere da Parigi (1960-1962), Napoli, Caruso, 1997.
  • Diario di un digiuno. 1972: diritto civile all'obiezione di coscienza, Venezia, Editoria universitaria, 1999.
  • A sinistra del PCI. Interventi parlamentari 1976-1979, Milano, Kaos, 2007. ISBN 978-88-7953-175-7
  • Contro i crimini di regime. Interventi parlamentari 1980-1986, Milano, Kaos, 2007. ISBN 978-88-7953-179-5
  • Le nostre storie sono i nostri orti (ma anche i nostri ghetti), con Stefano Rolando, Milano, Bompiani, 2009. ISBN 978-88-4526-439-9

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. È morto Marco Pannella
  2. 2,0 2,1 Giogio Silfer, Marco Pannella, la politikisto kiu kuraĝis veti por nia lingvo, Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 2258 (6-2016).
  3. Valter Vecellio, Marco Pannella : Biografia di un irregolare, Rubbettino,‎ (ISBN 978-8849827767), p. 72
  4. [1] Parolado de Pannella dum la kongreso de I.E.F. (itala Esperanto Federacio), kiu okazis en 1990 en la urbo Padovo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]