Marduk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marduk
virdio • ĉefdio
Informoj
Originala nomo 𒀭𒀫𒌓
Eble sama JupiteroBaalo
Sekso vira
Patro Ea
Patrino Damgalnuna
Edzo/Edzino Sarpanit
Infanoj Nabu
vdr

Marduk (laŭ Sumera lingvo, laŭ Akada lingvo, Amar.Utu = "suna bovido", eble el Meri.Dug; laŭ biblia Hebrea lingvo Merodach (he: מְרֹדַךְ); laŭ Greka lingvo Μαρδοχαῖος,[1] Mardochaios) estis la babilona nomo de diaĵo de la malfrua epoko de Mezopotamio protektanta de la antikva urbo Babilono: ĝi, kiam tiu urbo fariĝis politika centro de la valo Eŭfrato dum la erao de Hammurabi (2-a jarmilo a.K.), ekakiris ĉiam pli grandan gravecon ene de la babilona panteono, pozicio solidigita en la dua duono de la dua jarmilo a. K.

Marduk kaj la Drako-Serpento.

Marduk estas simboligita per la planedo Jupitero kaj la nombro al ĝi dediĉita estas la 50, atribuita antaŭe al Enlil, kies jam disvolvas la funkcion de reĝo de la dioj,[2]

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Babilona[redakti | redakti fonton]

Origine la figuro de Marduk estis konsiderita obskura kaj nur poste estis kunligita al la akvo, vegetado, juĝo kaj magio.[3] Ĝi estis konsiderita kiel filo de Ea (Enki sumerlingve) kaj ankaŭ Damkina kaj plue heredanto de Anu. Sed ĉiu ajn karakteriza trajto posedita de Marduk, tiu estis obskurigita pro politikaj disvolviĝoj tra kiuj pasis la valo de Eŭfrato, inokuligante en la diaĵon trajtojn antaŭe atribuitajn nur al la plej altaj diaĵoj de la babilona panteono. Tiu fenomeno klare vidiĝas en la transiro de la karakterizoj de Ea kaj Enlil al Marduk.

En la kazo de Ea tiu transiro okazas pace kaj sendamaĝi la antikvan diaĵon. Marduk akiris la identecon de Asarluhi, la filo de Ea kaj dio de la magio: pro tio Marduk eniris panteonon de urbo Eridu el kiu origine devenis kaj Ea kaj Asarluhi. La patro de Ea siadecide rekonas la superecon de la filo al kiu transigas la rajton kontroli la homaron.

Tiu asocio de Marduk kun Ea povas indiki eniron de la antikva urbo Eridu en la kultura sfero de Babilono kiu samtempe rekonis la noblecon kaj valoron de la antikva kulturo. Ne tiel okazos por Marduk kaj Enlil.

Malfrua bronza erao[redakti | redakti fonton]

Dum la rilato de Marduk kaj Ea markiĝas per harmonio kaj amikemo la abdiko de la antaŭa panteono, la absorbo de la povoj de Enlil flanke de Marduk kaŭzis evidentan malpliiĝon de prestiĝo de la maljuna dio. Post la tagoj de Hammurabi, la kulto al Marduk obskurigis tiun de Enlil, kvankam en la urbo Nippur, centra sidejo de ĝia kulto, la du diaĵoj estis harmonie kultataj dum la kvar jarcentoj de la supereco de Babilono (ck. 1570 a.K – 1157 a.K.). La definitiva triumfo de Marduk sur Enlil okazos kun la alestiĝo de la babilona imperio.

La unika serioza rivalo de Marduk post 1000 jaroj estos Assur en Asirio. Ĝi estas indikata kiel ‘’Bel’’ (Sinjoro), kaj ankaŭ kiel bel rabim (granda sinjoro) bêl bêlim (Reĝo de la reĝoj) ab-kal ilâni bêl terêti (Reĝo de la dio) aklu bêl terieti (la saĝulo, sinjoro de la orakolo), muballit mîte (resurektiganto de mortinto), ktp. Oni ĝin honoris per 50 nomoj.

En la poemo Enuma Eliŝ estas rakontate ke, post la venko sur Apsu kaj ties mortigo, Ea ekloĝis kun sia edzino Damkina en la sidejo de la mortigita dio; la paro naskis filon, Marduk, kiu naskiĝis el la koro de la forpasinta Apsu [4]. La rakonto daŭras priskribante la interdian militon eksploditan post kiam Ea estis mortigita Apsun. La dioj provis sukcese pacigi la panteonojn elektante Marduk, junan diaĵon, kiel ĉefon al kiu ĉiuj dioj, la Anunakoj, devis submetiĝi, kio okazis post longaj kaj kruelaj konfliktoj kun aparta partopreno de la diino Tiamat.

Por komenci Marduk defias la sinjorinon de la dioj, nome la mara drako Tiamat: kruele ĝin mortigas…

Marduk estis prezentita kiel homa estulo, ofte kun sia simbolo de la serpento-drako, jam simbolo de la dio Tishpak. La babilonaj tekstoj parolas pri la alestiĝo de la urbo Eridu verke de Marduk, kaj do pri ĝia "sankta urbo, sidejo de aliaj dioj…".

Nabu, dio de la saĝo, estas la filo de Marduk. La persa Kiro sin proklamis filo de Marduk.

Biblio[redakti | redakti fonton]

En la verkoj de la fino de la Malnova Testamento, en Libro de Danielo 2,1-21 kaj en Libro de Baruĥ 6,41, konsideritaj apokrifaj ĉe iuj kristanaj eklezioj, oni trovas Marduk kaj Bel kun referenco al Belzebubo. La origino de tiu titolo tamen staras en la dio Baal Zebul kaj Beelsebul, fine transformita en Belzebubo el la popola etimologio.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. identigita kun Marduk ĉe Heinrich Zimmeren (1862-1931), Stade's Zeitschrift 11, p. 161.
  2. Jastrow, Jr., Morris (1911). Aspects of Religious Belief and Practice in Babylonia and Assyria, G.P. Putnam's Sons: New York and London. pp. 217-219.
  3. [John L. McKenzie, Dictionary of the Bible, Simon & Schuster, 1965 p 541.]
  4. Enuma Elish. The Babylonian Epic of Creation
  5. [John L. McKenzie, Dictionary of the Bible, Simon & Schuster, 1965 p 541.]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luigi Cagni, «La religione della Mesopotamia», in Storia delle religioni. Le religioni antiche, Laterza, Roma-Bari 1997, ISBN 978-88-420-5205-0
  • Giovanni Basile, Il mito. Uno strumento per la conoscenza del mondo. Mimesis, Milano-Udine 2013, ISBN:978-88-5751-622-6
  • Helmer Ringgren, (1974) Religions of The Ancient Near East, Translated by John Sturdy, The Westminster Press, p. 67.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]