Marek Wajsblum
Aspekto
| Marek Wajsblum | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | M. Arco • M. Michałowicz • Marcin Wiosło • M. Markwetz • Jono • Josefo Nowak |
| Naskiĝo | 21-an de oktobro 1903 en Varsovio |
| Morto | 18-an de februaro 1962 (58-jaraĝa) |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Lingvoj | Esperanto • pola |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Alma mater | Jagelona Universitato |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1921–) historiisto |
Marek Wajsblum, pseŭdonime M. Arco[1] (naskita la 21-an de oktobro 1903 en Varsovio, mortis la 18-an de februaro 1962 en Londono) estis pola historiisto de juda origino, esploristo pri la historio de la ŝtata reformado en Pollando.
En Esperanto interalie aperis lia eseo Internacieco de kelkaj Esperantaj afiksoj en la Esperantologio, kiun inter 1949 ĝis 1961 aperigis Paul Neergaard kaj traduko de Kanto de libera spirito (kun Izrael Lejzerowicz)[2]. Li esperantigis la libron La Esenco de la Kvakerismo de Gerald K. Hibbert[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ulrich Lins: La Danĝera Lingvo, p. 124
- ↑ Kanto de libera spirito en Vikifontaro
- ↑ The British Esperantist : the official organ of the British Esperanto Association. Vol. 59, no 687 (February 1963). Arkivita el la originalo je 2020-06-22. Alirita 2020-06-21 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nekrologo de Marek Wajsblum Arkivigite je 2020-06-23 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 55, n. 677 (1962), p. 72

